La platvermoj (latine Plathelminthes aŭ Platyhelminthes) [1] konsistigas grupon de prabuŝuloj, kies ekzakta filogenetika pozicio ankoraŭ estas diskutata. Ilin karakterizas tre simpla organizformo, kiu dum longa tempo igis ilin esti konsiderataj kiel "primitiva" grupo. La grupo enhavas proksimume 20 000 speciojn, kiuj troveblas en ĉiuj akvoriĉaj vivmedioj. La plej multaj platvermoj vivas libere, sed multaj el ili ankaŭ estas parazitoj, interalie por mamuloj.
Notoj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.