Platforma kapotosedimenta kapoto estas aro de la ĉefe sedimentaj rokaĵoj, kuŝantaj subhorizontale sur la fundamentotransira komplekso ene de platformo.

Situo

Ĉe surŝoviĝo de la platforma kapoto sur la fundamenton ĉiam rimarkeblas drasta angula malkongruo kaj salta ŝanĝo de nivelo de la rokaĵa metamorfismo. Kaze de suŝoviĝo de la platforma kapoto sur transiran komplekson la kontakto ankaŭ estas klara, sed malpli drasta.

Karakterizoj

La platforman kapoton karakterizas platformaj formacioj, malkrutaj dislokacioj de rokaĵoj (ĝis 2-3°), nealta gradiento de la ŝanĝiĝo de dikeco, manko de signoj de la rokaĵa metamorfismo.

Tipaj formacioj

Grandaj strukturoj

  • sineklizoj;
  • anteklizoj;
  • volboj;
  • enpremiĝejoj;
  • sistemoj de fleksejoj;
  • muroj.

Al platformaj kapotoj estas ligita plejparto de la gasa kapacito kaj granda parto de tiu nafta.

Aĝo

Aĝo de la platformaj kapotoj varias:

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Крылов, Н. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Платформенный чехол // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 319. ISBN 5-85270-327-3.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.