En biologio, la plastido estas membrane ĉirkaŭvolvita organeto en eŭkariotaj ĉeloj.
Priskribo
La plastido estas organeto troviĝanta en plantoj (vastasencaj: teraj plantoj, rodofitoj, klorofitoj) kaj kromistoj. Ekzistas diversaj plastidoj de diversaj funkcioj. Ekzemple:
- la kloroplasto estas plastido uzata por fotosintezo.
- la kromoplasto estas uzata por sintezo kaj konservo de pigmentoj.
- la leŭkoplasto estas senpigmenta plastido.
Origino
La plastidoj en plantoj (vastasencaj: teraj plantoj, rodofitoj, klorofitoj) originis per endosimbiozo de cianobakterioj.
La plastidoj de kromistoj originis per endosimbiozo de rodofito.
Historio
La plastidon malkovris kaj nomis Ernst Haeckel en 1866. Tamen, la moderna difino estis unue proponita de A. F. W. Schimper en 1882.[1]
La termino plastido devenas de la helena πλαστός plastós “formita, modlita”.
Referencoj
- ↑ Schimper, A. F. W. (1882). “Ueber die Gestalten der Stärkebildner und Farbkörper”, Botanisches Centralblatt (de) 12, p. 175.
Bibliografio
- Chan, Cheong Xin; Debashish Bhattacharya . “The origins of plastids” (en).
- Gould, S.B.; R. F. Waller, G. I. McFadden (2008). “Plastid evolution”, Annual Review of Plant Biology (en) 59, p. 491–517. doi:10.1146/annurev.arplant.59.032607.092915.
- Keeling, P.J. (2010-03). “The endosymbiotic origin, diversification and fate of plastids”, Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences 365 (1541), p. 729–48. doi:10.1098/rstb.2009.0103.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.