Plastfolio en skatoleto

Plasta membranoplastfolio estas maldika(<1 mm) „folio“ el plasto. EĜi estas farata en senfinaj bendoj kaj poste tranĉitaj en taŭgajn pecojn. Pli dika materialo ne estas rulebla. Ĝi nomiĝas tabulo.

Baza materialo

Plastaj membranoj ofte konsistas el poliolefino, polietileno (PE) aŭ polipropileno (PP). Ankaŭ taŭgas polivenilklorido (PVC), polistirolo (PS), diversaj poliestroj kaj polikaronatoj (PC). Ankaŭ kelkaj bioplastoj taŭgas por fari plastmembranojn, ekzemple celofano el celulozo, poliacitido (PLA), celulozoaacetato kaj ameloblendoj. Por altvaloraj foliioj oni uzas polietilentereftalato (PET).

Ofte ankaŭ estas uzata plutavolaj kombinaĵoj el diversaj plastoj.

Ecoj

La ĉefa karakterizaĵo de plastmembranoj estas ilia kapablo envolvi aĵojn kaj adaptiĝi al ilia formo. Tipaj dikecoj de plastomembranoj estas sub 0,1 milimetroj. Kiel elektro-izolaĵo ili ankaŭ povas havi dikecon de nur 0,002 mm. La ŝirfirmeco dependas de la materialo. Ĝi estas inter 20 kaj 300 N/mm², sed malsamas ofte laŭlonge kaj oblikve al la direkto de la ekstrudado. La ŝirelasteco povas atingi kelkcent procentojn.

Plastajn membranoj estas kolorigeblaj en multaj koloroj, ĉe kelka materialoj eblas ankaŭ fari komplete diafane. Ili nomiĝs „diafanaj membranoj“.

Farado

blovformoj de membraoj el PLA-mikso

Plastaj membranojestas farataj ofte per ekstruzio.

Uzado

Plastoj membranoj ofte estas uzataj kiel enpakmaterialo, kovrado por kovri konstrumaterialojn kaj por kovri aparturojn.

Glukovrata PVC-membranoj estas uzata por cifereca elprinto.

Diafanaj membranoj estas la baza tavolo por surskribeblaj projekcimembranoj por membranprojekciiloj aŭ por filoj.

Plastaj membranoj estas ankaŭ uztaj en hortikulturo kaj agrokulturo (membrankultivado).

Produktoj el plataj membranoj

  • adhezia membrano
  • BOPP-membrano
  • streĉmembrano
  • demetaligita membrano
  • ekranprotekta membrano
  • surskribebla membrano
  • freŝtenebla membrano
  • meblomembrano
  • projekciila membrano
  • parafilmo
  • prospektaj ujoj
* plastosaketo
  • aerrempara membrano
  • sunprtekta membrano
  • fasadoj (ETFE)
  • tegmentkonstruaĵoj (ETFE)

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.