La transpirado ĉe la plantoj estas daŭra procezo estigata de la vaporado de akvo en la folioj, akvo sorbata far de la radikoj el la grundo. La transpirado estas la ĉefa movigilo de la cirkulado de la sevo, kaj ankaŭ malvarmigas la planton. Grandparto de la transpiro trairas la stomojn, kies tasko estas regi ĝin; malgranda parto de la akvo vaporiĝas senpere tra la folia haŭto.
Granda kvanto da akvo estas elĵetata en atmosferon far de la planta transpirado: hektaro de fago elĵetas ĉirkaŭ po 25 tunojn (aŭ 25 kubmetrojn) da akvo ĉiu jaro.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Anglalingva priskribo kun animacio Arkivigite je 2008-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Germanlingve: pri la planta transpirado
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.