Planko estas malsupra ena faco de ĉambro aŭ veturilo, kiu estas malsupre, tio estas, sur kiu oni iras kaj sur kiu kuŝas kaj staras aĵoj. La malo estas plafono, tio estas la supra parto de ĉambro. Oni ne konfuzu plankon kun grundo (ne konstruita), kio oftas, ĉar en kelkaj lingvoj sama vorto utilas por ambaŭ disigendaj konceptoj.
Laŭ Francisko Azorín planko estas Plataĵo, kiu apartigas unu etaĝon de la alia.[1] Li indikas etimologion el la latina planca, el planus (plataĵo).[2]
Tavoloj de planko
- betona plato aŭ ligna trabkonstruo
- subplanko aŭ sablocementa tavolo
- plankfaco
Materialoj de la plankfaco
Faco/kovraĵo de planko estas farita el multaj materialoj,ekzemple.
- Ligno;
- Pargeto, el ligno, plasta aŭ plastigita ligno;
- Linoleumo;
- Azuleĥo;
- Kahelaro;
- Ŝtono;
- Betono (aŭ Ferbetono);
- Metalo.
- Plastaĵo
- Korko
- Tapiŝo
Pargeto estas la plej prestiĝa varianto, sed en uzado ĝi estas la plej malbona, ĉar ĝi facile detruaiĝs pro akvo kaj eĉ pro portado de pezaĵoj sur la planko. Nuntempe ekzistas plastigitaj pargetoj sen tiuj problemoj.
Se planko estas metala, por ke ĝi ne estu tro glita ĝi ofte estas farita de specialaj metalaj folioj kun malglata faco.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 167.
- ↑ Azorín, samloke.