Montgrimpada Asocio de Slovenio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Planinska Zveza Slovenije | |||||
![]() | |||||
Alpa asocio | |||||
Komenco | 1893 vd | ||||
Lando(j) | Slovenio vd | ||||
Sidejo | Ljubljano | ||||
Membro de | European Ramblers Association • Unio Internacia de Asocioj de Alpismo • Q72924257 • International Council for Ski Mountaineering Competitions vd | ||||
| |||||
Jura formo | volontula asocio | ||||
Planinska Zveza Slovenije (Montgrimpada Asocio de Slovenio) estas la slovenlingva nomo de la unuiĝo por montogrimpado en Slovenio. Ĝia fondodato estas la 1893 kaj la nuna centra oficejo situas en Ljubljano. Ĝi kalkuliĝas inter la alpaj asocioj, unuiĝoj plej diversspecaj, kies hodiaŭa celo estas antaŭ ĉio subteni montogrimpadon, montaran migradon kaj la mediprotekton. Origine la landa asocio, kiu fondiĝis kiel regiona asocio kiam Slovenio formale estis kultura regiono ene de la Habsburga Imperio, samkiel la samspecaj asocioj en la aliaj landoj de la alpa regiono havas kiel precipajn taskojn la sciencan esploradon de la Alpoj kaj la turisman evoluadon per la konstruado de alpaj kabanoj kaj montaraj vojoj.
Laŭ stato de la jaro 2018, la asocio havis 287 sekciojn kaj sume 58 000 membrojn.