Placo de Libereco | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Situo | Brno | |
- koordinatoj | 49° 11′ 42″ N, 16° 36′ 30″ O (mapo)49.194974716.6082967Koordinatoj: 49° 11′ 42″ N, 16° 36′ 30″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 602 00 [+] | |
Placo de Libereco | ||
Vikimedia Komunejo: Náměstí Svobody (Brno) [+] | ||
Placo de Libereco estas la centra urba placo de Brno, kies antaŭa nomo estis Malsupra placo.
En la mezepoko ĝin ĉirkaŭis donoj de notindaj urbanoj kaj moraviaj nobeloj. Ĝia dominanto estas baroka pestkolono kun statuoj de sanktuloj (el 1679). Vidindaj estas ankaŭ belega renesanca palaco kun arkada korto - La Domo de Sinjoroj el Lipá - kaj la novrenesanca Klein-palaco.
En la placo ofte okazas kulturaj aranĝoj, ekz. pop-muzikaj koncertoj, kristnaska bazaro kun standoj k.s.
Post la angulo troviĝas la urba Mahen-biblioteko en la strato Kobližná.
Galerio
- La placo dum nokto
- Fontano, tramo kaj pesta kolono
- La Domo de Sinjoroj el Lipá
- La Klein-palaco
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.