Placo Batthyány | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Hungario | |
Situo | Budapeŝto | |
- koordinatoj | 47° 30′ 22″ N, 19° 2′ 19″ O (mapo)47.50622219.038611Koordinatoj: 47° 30′ 22″ N, 19° 2′ 19″ O (mapo) | |
Placo Batthyány | ||
Vikimedia Komunejo: Batthyány tér [+] | ||
La Placo Batthyány estas historia placo apud la Danubo en Budapeŝto. Ĝi estas centro de Víziváros, samtempe grava trafika nodo. La nomdonanto estis la unua hungara sendependa ĉefministro Lajos Batthyány.
Historio
Jam dum dominado de turkoj laŭ la placo karavanserajo funkciis. Post la turka erao pluraj gastejoj funkciis laŭ la placo, sed la placo estis ankaŭ loko de tutlandaj bazaradoj, la germana nomo estis Oberer Markt (1695). Ĉe la bordo de Danubo haveno funkciis. En la 18-a jarcento oni konstruis 2 preĝejojn laŭ la placo. En la 19-a jarcento milita gardoturo estis konstruita, tial la tiama placonomo estis "placo bombo". En 1872 pro la oftaj inundoj la placo-nivelo estis altigita kaj la gardoturo estis malkonstruita. En 1905 la placo ŝanĝis la nomon al Batthyány.
Tuj post la 2-a mondmilito tie estis konstruita la unua stabila ponto anstataŭ la detruitaj pontoj. La ponto estis malkonstruita en 1960. En 1972 sub la placo metroo ekfunkciis, tial oni konstruis domon meze, malsupre subirejon. La placo iĝis granda trafika nodo.
Konstruaĵoj
- Preĝejo Sankta Anna (Víziváros)
- Kirko Vundoj de Sankta Francisko (Víziváros)
- granda nutraĵa vendejo (1901)
- iama gastejo
Skulptaĵoj
- Ferenc Kölcsey, poeto
- la jam menciita Lajos Batthyány
Trafikiloj
- Batthyány tér (metrostacio)
- tramoj, aŭtobusoj, havenostacio de ŝipoj.
- Preĝejo Sankta Anna
- La tersurfaca domo por la subirejo
- La granda nutraĵvendejo
- Skulptaĵo pri Ferenc Kölcsey
- Skulptaĵo pri Lajos Batthyány
Fontoj
- mapo
- Arkivigite je 2016-03-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2017-08-05 per la retarkivo Wayback Machine