Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
| |||
komunumo en Francio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Plélan-le-Petit | ||
Komunumaro | Komunumaro Plancoët-Plélan | ||
INSEE kodo | 22180 [+] | ||
Poŝtkodo | 22980 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 933 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 91 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 26′ N, 2° 13′ U (mapo)48.434166666667-2.22Koordinatoj: 48° 26′ N, 2° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 105 m [+] | ||
Areo | 21,23 km² (2 123 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Plélan-le-Petit [+] | |||
Plélan-le-Petit (jen france, prononco [plelɑ̃l pəti], bretone Plelann-Vihan) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 933 loĝantoj.
La signifo de ĝia nomo estas "Plelan"-la-malgranda. "la malgranda" estis aldonita en 1790 por distingi ĝin de Plélan-le-Grand, kiu situas je ĉirkaŭ 70 km en la departemento Ille-et-Vilaine. La nomo Plelan devenas el la bretona "ploe", kiu signifas paroĥon, kaj "lann", kiu estas ermitejo.
Historio
Plélan-le-Petit estas malnova primitiva paroĥo kiu inkluzivis antaŭe krom sia nuna teritorio, tiujn de La Landec, Trébédan, Mégrit, Languédias, Trédias (Sainte-Urielle), Saint-Méloir-près-Bourseul (suda duono).
La nomo de Plélan aperas nur en 1330. Ĝia preĝejo dependis de la abatejo de Beaulieu ĝis la franca revolucio. Sub la malnova politika sistemo, Plélan-le-Petit estis paroĥo de la episkoplando de Saint-Malo kaj respondecis pri Saint-Michel-de-Plélan. La malnova paroĥo de Plélan-le-Petit dependis de Dinan. Reprezentis la paroĥon la abato de Beauport. Plélan-le-Petit unue voĉdonis por elekti urban konsilion je la komenco de 1790.
Evoluo de la loĝantaro
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 | 2013 | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1059 | 1127 | 1268 | 1364 | 1525 | 1505 | 1609 | 1710 | 1836 |
Ejoj kaj konstruaĵoj
- La preĝejo Saint-Pierre-ès-Liens (1876-1878), kreita de la arkitekto Theodore Maignan kaj la entrepreno Reglain. La unua ŝtono de la preĝejo estis metita la 17-an de septembro 1876. La preĝejo estis dediĉita la 5-an de novembro 1878.
- Krucoj de Bordelais, La Ville-Es-Ains, Quehennic, Saint-Tual, du Chatel kaj la sep krucoj de la vojo de Jugon-les-Lacs. Ili estis starigitaj omaĝe al la sep Bretonaj sanktuloj fondintoj de episkopejoj. Kunvenigis la krucojn en 1868 la abato Morin. Benis ilin Mgr David en la jaro 1872. Nur la sokloj estas malnovaj, la krucoj datiĝas de la komenco de la 19-a jarcento.
- La ostejo (17-a jarcento), antaŭe klinita kontraŭ la muro de la tombejo, translokiĝis kun la tombejo en 1937.
- La nobela bieno de la Fosaĵoj (15-a jarcento) apartenis al la familio Le Borgne (en 1440), poste al la familio Kergolay. Ĝi havas pordegon, tri duoblajn gotikajn fenestrojn, krucformajn embrazurojn kaj tre belan bone konservitan ĉarpentaĵon. Ekzistis tie rajto pri alta justico; tio signifas, ke la senjoro havis povon je mortpuno. En la jaro 2003 oni malkovris sub la apuda panbakejo de la 16-a jarcento kaj sub pli ol 2 metroj da tero akvomuelejon.
- La nobela bieno de De Bordeaux (16-a jarcento kaj 1770).
- La nobela bieno de Légoman (18-a jarcento).
- Tri muelejoj.