Plédéliac / Pledeliav | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
preĝejo Saint-Malo | |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Saint-Brieuc | ||
Kantono | Plénée-Jugon / Plened-Yugon | ||
Komunumaro | Lamballe Terre et Mer, ĝis novembro 2016 Arguenon-Hunaudaye | ||
INSEE kodo | 22175 [+] | ||
Poŝtkodo | 22270 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 541 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 27′ N, 2° 23′ U (mapo)48.449166666667-2.3877777777778Koordinatoj: 48° 27′ N, 2° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 102 m [+] | ||
Areo | 51,75 km² (5 175 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Plédéliac [+] | |||
Plédéliac (jen france, prononco [ple:delJAK], bretone Pledeliav) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 541 loĝantoj sur areo de 51,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 30 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer.
La teritorio havas komunan limon kun Jugon-les-Lacs, Lamballe, Landébia, Plestan, Pléven, Plorec-sur-Arguenon, Quintenic, Saint-Denoual, Saint-Rieul kaj Lamballe-Armor.
Geografio
La nuna komunumo Plédéliac konsistas, krom la centro, el multaj domaroj, inter ili: Chêne-au-Loup, Saint-Jean, Chênaie, Tortillais, Bertière, Denais, Fougeray, Frêne, Saint-Maleu, Plessis-Camet, Villéon, Loiserie, Pré, Saint-Esprit-des-Bois, Chef-du-Bois, Ville-Morvan, Brousse, Goudais, Clos, Lié, Plançonnais, Saint-André, Pefferie, ktp.
Tri arbaroj kovras parton de Plédéliac :
- la arbaro de Saint-Aubin (2 600 ha),
- la arbaro de Coat-Jégu (privata arbaro),
- la arbaro de La Hunaudaye (1 040 ha).
Plédéliac situas sur la okcidenta bordo de la baraĵo sur Arguenon, kie troviĝas ŝatata akvobazo.
Historio
Galeritombo, kiu situis proksime de la vilaĝo Saint-André atestis pri homa vivado ĉirkaŭ Plédéliac ekde la prahistorio. Tamen, la paroĥo aperis en la historiaj dokumentoj nur ekde la mezepoko.
En 1214, la duko de Bretonio, Pierre Mauclerc, permesis al familio Tournemine konstrui fortreson. Por tio, li ofertis al ili agrojn de Pleherel, de Landébia kaj la arbaron tiam dirata « de Lamballe ». Poste, la senjoroj de La Hunaudaye kaj de Pentievro akceptis sur siaj agroj la religiulojn de la priorejo de Saint-Esprit kaj de la abatejo de Saint-Aubin-des-Bois, kiuj kontribuis al la kulturebligo, al la valorigo de la teritorio kaj al la evoluigo de novaj agrikulturaj teknikoj.
La kastelo de La Hunaudaye, konstruita ekde 1220, estis la ŝlosilo de Pentievro ; altigita al baronlando en la 15-a jc, ĝi rezistis al la provoj malkonstrui ĝin sub la Revolucio.
Ekde mezepoko, la graveco de la arbaro sur la teritorio estas fundamenta. La antikva arbaro de Lanmeur estis renomita arbaro de La Hunaudaye okaze de la potenca supreniro de la familio Tournemine, la senjoroj de la kastelo de La Hunaudaye.
Iom post iom, la centro de Plédéliac kreskas ĉirkaŭ la paroĥa preĝejo. La senjorlando de La Hunaudaye, estis altigita al baronlando de la Ĝenerala Asembleo de Bretonio la 6-an de septembro 1487. Dum la Revolucio, la kastelo kaj la abatejo Saint-Aubin estis rabitaj, kiel multaj en Francio, sed, bonŝance, ne estis detruitaj.
Ĝis komence de la 20-a jc, la arbaro de La Hunaudaye estis ekspluatata pro karbo kaj konstruligno, kio alportas gravan pluson al la agrikultura karaktero de la komunumo. Okaze de la dua mondmilito, en 1943 precize, makiso ekestis en La Hunaudaye kaj pluraj armilparaŝutigoj estis faritaj en 1944 sur la Erikejoj de Plédéliac.
Demografio
Lokoj kaj monumentoj
La komunumo enhavas kvar monumentojn klasitajn historiaj kaj dudek du inventaritaj monumentoj :
- Preĝejo de Plédéliac
- registrita kiel Monumento Historia[2] ;
- Kastelo de Guillier
- 17-a jc, registrita kiel Monumento Historia[3] ;
- Kastelo de La Hunaudaye
- 13-a jc, klasita kaj registrita kiel Monumento Historia[4] ;
- Galeritombo kaj menhirvicoj de Saint-André
- klasitaj Monumentoj Historiaj[5] ;
- Restaĵoj de la abatejo Saint-Aubin des Bois
- 12-a jc, inventarita kiel Monumento Historia[6] ;
- Kapelo de Saint-Esprit
- 20-a jc, situanta en nomo nomata « le Saint-Esprit-des-Bois » kaj rekonstruita en ĉirkaŭ 1925. Tie estas statuo de sankta Johano la Baptisto datiĝanta de la 14-a jc[7]. Retablo el ligno surhavas la blazonon de la familio Rieŭ, posedanto de La Hunaudaye en la 17-a kaj 18-a jc. La kapelo enhavas la pentraĵojn titolitajn La Sainte Famille kaj La Mort, verkoj de Philippe kaj kiuj datiĝas de 1781[8],[9]. La kapelo estas inventarita[10] ;
- Nobeldomo de Belouze
- 16-a jc, nun pedagogia farmobieno-gastejo precipe por la infanoj kaj malkovraj lernejanaj eliroj, precipe ĉirkaŭ la temo naturo ;
- Ekomuzeo de Ferme d'Antan (esperantlingve prafarmobieno)
- situanta centre de la vilaĝo Saint-Esprit des Bois, promocias la pratradiciojn, kaj organizas ĉiusomere, kutime komence de aŭgusto, la feston de la pano. La origina konstruaĵo estis konstruita en du etapoj. La unua parto estis finita en 1810 kaj la dua en 1885. La loĝejo posedis tegmenton el pajlo ĝis kiam ĝi estis anstataŭigita per ardezo. Ĝi estas mezgranda farmobieno, kies ĉefa loĝejo estas plilongigita per ĉevalejo laŭ iu flanko kaj per bovinejo laŭ la alia. Sur la korto, la porkejoj frontas kortbirdejon, panfornon kaj puton, same kiel kelo kun muroj el baŭgo kaj pajlotegmento. La farmobieno iom post iom ruiniĝis ĝis en 1974, kiam ĝi estis aĉetita kaj restaŭrita, sen publika subvencio, de asocio deziranta prezenti ateston pri la vivo de nia prauloj. La malfermo de la farmobieno al la publiko kiel ekomuzeo povis okazi ekde 1978. Akceptita de gvidantino en tiuepokaj vestaĵoj, la vizitanto malkovras la vivon de familio de la komenco de la 20-a jc, ritmata ĉiutage per la domtaskoj, la bestozorgoj, la agrolaboro kaj la farscio de antaŭlonge. Malkovriĝas la rekreita loĝejo, nomata « l'hôté », la ĉevalejo, la porkejoj kaj la kortbirdejo. La bestaro konsistas el bovinoj, ĉevaloj, porkoj, azenoj kaj kortbirdoj. La kelo, la forĝejo kaj la hangaro arigas ĉiujn objektojn, maŝinaron kaj ilaron necesajn por tiu vivtipo. Vizito de la ĝardeno ebligas malkovri la malnovajn kulturojn : lino, fagopiro, topinamburoj, ktp. Filmeto kompletigas la viziton kaj revivigas tiun farmobienon, per la vivo de familio, dum septembra tago en 1924. Kaj ĉiujare, la publiko povas malkovri novan ekspozicion pri tiuepoka temo. Plie, la ekomuzeo akceptas multajn lernejanojn kaj turistojn, kiuj partoprenas en diversaj pedagogiaj aktivaĵoj por malkovrigi al ili praajn farsciojn kiaj : la malkovro de la lino, de la planto kun teksebla fibro ; la fabrikado de butero per buterigilo ; la panbakado en la farmobiena lignoforno ; la fagopiro kaj ties nutra uzo ; la fabrikado de korboj el vimeno ; la antaŭlongaj infanludoj ; la malkovro de la bestoj por la vartejanoj. Krome, la infanoj ankaŭ profitas pri la kompleta vizito de la farmobieno, adaptita laŭ klasaĝo. Nun la rimedoj venas de la multaj vizitantoj de la farmobieno, pli ol 8 000 en 2003, sed ankaŭ de la diversaj festoj organizataj dum la tuta jaro, el kiuj la festo de la pano somere kaj la festo de la kaŝtano aŭtune[11].
Loka vivo
Estas multaj asocioj en Plédéliac: sportaj asocioj kiaj ASP (futbalklubo), Avirons d'Armor (remklubo) aŭ Hunaudaye Tonic ("Tonika gimnastiko"), pri artoj kiaj la ĥoro de La Hunaudaye, flora arto, teatrotrupo "Pécroute & Co", sed ankaŭ la ĉasklubo aŭ la asocio de junuloj "Bouge ton bled", la asocio «voir autrement» (esperantlingve: alie vidi), por helpi Niĝeron aŭ "Awar Bonyolo", por helpi Burkinon.
Notinda estas la trinkejo "Coup d'Tabac", kiu organizas koncertojn, temvesperojn aŭ ludojn por la plej junaj (kia la helikokuroj).
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
- Albert Meslay, humuristo.
- Dominique Rault, eksa biciklisto.
- Pierre Morice, eksa futbalisto.
Galerio
- Preĝejo Saint-Malo
- Preĝejo Saint-Malo, sonorilturo
- Preĝejo Saint-Malo
- Preĝejo Saint-Malo
- Galeritombo
- Galeritombo
Notoj kaj referencoj
- ↑ datumbazo Cassini
- ↑ Preĝejo de Plédéliac, datumbazo "Mérimée" : PA00089397
- ↑ Kastelo de Guillier, datumbazo "Mérimée" : PA00089759
- ↑ Kastelo de La Hunaudaye, datumbazo "Mérimée" : PA00089396
- ↑ Galeritombo kaj menhirvicoj de Saint-André, datumbazo "Mérimée" : PA00089395
- ↑ Abatejo Saint-Aubin des Bois, datumbazo "Mérimée" : IA22000209
- ↑ Kapelo de Saint-Esprit, datumbazo "Mérimée" : IM22003071
- ↑ Pentraĵoj La Sainte Famille kaj La Mort, datumbazo "Mérimée" : IM22003068
- ↑ datumbazo "Mérimée" : IM22003070
- ↑ Kapelo de Saint-Esprit, datumbazo "Mérimée" : IA22000128
- ↑ Oficiala retpaĝo de Ferme d'antan
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bibliografio
- Pierre Amiot, L'Abbaye de Saint-Aubin des Bois, en la libro "Le Pays de Dinan", 1981, p. 71-80.
|