Pjotr Vrangel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1878 en Zarasai | ||||
Morto | 25-an de aprilo 1928 (49-jaraĝa) en Bruselo | ||||
Mortis per | venenado vd | ||||
Tombo | Nova tombejo en Beogrado vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Nikolaevskaya Cavalry school • Mineja instituto en Sankt-Peterburgo • Staba milita akademio Nikolao vd | ||||
Partio | Blanka movado vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Vrangel vd | ||||
Patro | Nikolay Wrangel vd | ||||
Patrino | Mariâ Dmitrievna Vrangelʹ vd | ||||
Edz(in)o | Olga Wrangel vd | ||||
Infanoj | Baron Alexis Wrangel vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro vd | ||||
Laborkampo | militestro • Blanka movado vd | ||||
Aktiva dum | 1902– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pjotr Nikolajeviĉ VRANGEL, ruse Пётр Николаевич Врангель, (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1878, mortis la 25-an de aprilo 1928), barono, estis unu el la gvidantoj de la kontraŭrevolucio en suda Rusio, general-leŭtenanto (1917).
Akirinte diplomon de minada inĝeniero (1901), Vrangel volontulis ĉe kavaleria regimento kaj en 1902 estis promociita ĝis oficiro. Vrangel partoprenis en la Rusa-Japana milito. En 1906 li aliĝis al la puna ekspedicia taĉmento sub gvido de generalo A. N. Orlov en la Balta regiono.
En 1910 Vrangel diplomiĝis en la Akademio de la Ĝenerala Stabejo. Li estis komandanto de kavaleria unuo dum la Unua mondmilito. Post la Oktobra Revolucio, Vrangel iris al Krimeo kaj tie aliĝis aŭguste de 1918 al Blanka Voluntula Armeo. Unue li komandis la kavalerian divizion, poste printempe de 1919 – la Kaŭkazian armeon, poste en decembro de 1919 kaj en januaro de 1920 – la tutan blankulan Voluntulan Armeon.
Post la konflikto kun Anton Denikin Vrangel decidis iri eksterlanden. La 4-an de aprilo 1920 li elektiĝis ĉefkomandanto de la tiel nomata rusa armeo de Krimeo. Post malvenko en Norda Tavrio kaj Krimeo, Vrangel fuĝis kun plimulto de sia armeo el Rusio (14-a de novembro 1920). En 1924 li fondis la t. n. Rusan Tutmilitan Union (ruse Русский общевоинский союз).
Vrangel verkis rememorojn nomatajn "Notoj" (ruse Записки), kiuj estis publikigitaj en la magazino "Blanka Afero" (ruse Белое дело) de la Blanka movado en Berlino en 1928.