Pittsburgh | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Pensilvanio • kantona sidejo • urbego • home rule municipality of Pennsylvania | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Benigno Numine | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 302 971 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 006 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 27′ N, 80° 0′ U (mapo)40.441666666667-80Koordinatoj: 40° 27′ N, 80° 0′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 373 m [+] | ||||
Areo | 151 km² (15 100 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pittsburgh [+] | |||||
Picburgo[1] (aŭ Pitsburgo, eraro laŭ PMEG[2]) (angle Pittsburgh /ˈpɪtsbɜːrɡ/), la "Urbo de Ŝtalo", ĉefurbo de la Konteo Alegenio, Pensilvanio. Fondita en 1794 ĉe la kunfluo de la riveroj Alegenio kaj Monongahelo, kiuj iĝas la rivero Ohio, Pittsburgh estas la dua plej granda urbo en Pensilvanio (post Filadelfio). Ĝiaj koloroj estas nigro kaj orkoloro.
Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.
Historio
Ĝis la 18-a jarcento, en la regiono de estonta okcidenta Pensilvanio loĝis sole indianoj. La francoj kaj la britoj interesiĝis pri la regionoj pro la utilaj riveroj. En 1753, ŝtatestro Dinwiddie de Virginio sendis majoron Georgon Vaŝingtonon tien por ekscii pri la agoj de la francoj. VAŜINGTONO rekomendis la konstruon de fortikaĵo ĉe la kunfluo. La britoj ekkonstruis fortikaĵon en 1754, sed la francoj ĝin kaptis, finkonstruis, kaj nomis Fortikaĵo Duquesne (Dukeno). Post kvar jaroj, la britoj venkis la francojn kaj detruis la fortikaĵon. En 1759, la britoj konstruis novan fortikaĵon kaj nomis ĝin Fortikaĵo Pitt (Pito) honore brita ĉefministro William Pitt. Post kvin jaroj, John CAMPBELL verkis la unuan urboplanon por "Pittsburgh".
Post la Usona Revolucio, multaj homoj, precipe irlandanoj kaj skotoj, setlis en la regiono. Pittsburgh iĝis grava urbo por ŝipkonstruo. Vaporŝipoj de la rivero Monongahelo iris ĝis Cincinatio, Sankta-Luizo, kaj eĉ Nov-Orleano. Dum tiu epoko, Pittsburgh kontatiĝis kiel la "Pordo al la Okcidento". Inter la jaroj 1800 kaj 1816, la loĝantaro plinombriĝis de 1500 ĝis pli ol 10000.
La situo kaj la rimedoj de Pittsburgh sukcesigis la urbon komerce kaj industrie. Inter la jaroj 1763 kaj 1850, la urbo iĝis la ĉefa produktejo de vitraj varoj danke al abundaj kvantoj da sablo, karbo, kaj argilo. Plimalpli 62 vitrofabrikoj konstruiĝis en Birmingham, tiama urbo, kiu hodiaŭ estas la pitsburga kvartalo South Side.
Je la fino de la Usona Enlanda Milito, Pittsburgh produktis pli ol duonon de la ŝtalo kaj pli ol trionon de la vitro en Usono. En 1860 Edwin L. Drake trovis petrolon en Titusvilo, Pensilvanio, urbeto norde de Pittsburgh.
Gravaj industriistoj, kiaj Andrew Carnegie, Henry Clay Frick, Andrew W. Mellon, kaj Charles M. Schwab riĉiĝis en Pittsburgh. George Westinghouse fondis pli ol 60 kompaniojn en Pittsburgh.
Kompreneble, kun la kreskado de industrio aperis sindikatoj. En 1892 okazis la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis. Henry Clay FRICK, la kontrolisto de la fabriko, estis pafita, ponardita, kaj preskaŭ mortigita pro la katastrofo.
Aktualo
Dum la 20-a jarcento, multaj rimedoj elĉerpiĝis kaj Pittsburgh perdis la ŝtalindustrion al eksterlandaj produktistoj. Bonsorte, la malapero de industrio helpis la beligon de la urbo. La aero kaj la akvo puriĝis. Dum la 1980-aj jaroj, Pittsburgh akiris la titolon de la "plej enloĝinda urbo" en Usono.
Nun la regiono de Pittsburgh havas pli ol 2 milionojn da loĝantoj. Ĝi famas pro teknologio kaj universitatoj.
Vidindaĵoj
- Muzeo Andy Warhol
- Akvofalejo de Frank Lloyd Wright, je 69 km.
Servoj
Amaskomunikiloj
Konataj urbanoj
- Andy Warhol
- Steve Condos
- en Pittsburgh mortis hungardevenaj inĝenieroj Árpád Nádai kaj Sámuel Diescher
Sporto
Profesiaj sportoteamoj
- Basbalo: Pirates (Piratoj) http://pittsburgh.pirates.mlb.com/ Arkivigite je 2002-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Usona futbalo: Steelers (Ŝtalistoj) http://www.steelers.com/
- Hokeo: Pingvenoj de Picburgo nome Penguins (Pingvenoj)