Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pithiviers (stacidomo).
Pithiviers
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Centro-Valo de Luaro
Departemento Loiret
Arondismento Pithiviers
Kantono Pithiviers
Urbestro Philippe Nolland (2020-2026)
Insee-kodo 45252
Poŝtkodo 45300
Demografio
Loĝantaro 9 094 (2021)
Loĝdenso 1 310,4 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 10′ N,  15′ O (mapo)48.171942.25194Koordinatoj: 48° 10′ N,  15′ O (mapo)
Alteco 97 ĝis 130 m
Areo 6,94 km2
Situo
Pithiviers (Francio)
Pithiviers (Francio)
DEC
Map

Pithiviers [pitivje] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Loiret, en la regiono Centro-Valo de Luaro (france Centre-Val de Loire sɑ̃tʁə val də lwaʁ]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 9 094 loĝantoj, fine de 2011 estis 8 893.[1] Administre la komunumo apartenas al la arondismento Pithiviers kaj al la kantono Pithiviers.

Geografio

Pithiviers situas ĉe la rivero Essonne, 75 km sude de Parizo.

Historio

La kampo de Pithiviers en 1941

Pithiviers estis gaŭla vilaĝo, poste gallo-romia.

Estis kastelo je Pithiviers, starigita ĉirkaù la jaro mil, kiu inkludis la kapitulan kirkon Saint-Georges kaj la "donjon" (loĝejturo) mendita de Héloïse de Pithiviers al la majstro de verko Lanfred, kiu intervenos same sur la kastelo de Ivry-la-Bataille. Tiu loĝejturo de 33 metroj superstaros la urbon dum ĉirkaù 840 jaroj ĝis malkonstruo en 1837. Hodiaŭ (2023) la proksima Teatro de la loĝejturo (Théâtre du donjon) elvokas ĝian memoron.

Dum la oka milito de religio, la urbo estas prenita de la du Henri (la reĝo de Francio Henri 3a kaj Henri de Nafaro) en 1589.

Inter la 29a de januaro kaj la 8a de februaro 1939, pli ol 2 800 hispanaj rifuĝintoj fuĝante la kolapson de la hispana respubliko pro la trupoj de Franco, alvenas en Loiret. Pro la nesufiĉon de la strukturoj de akcepto de Orléans, 46 centroj de kampara akcepto estas malfermitaj, de kiuj unu je Pithiviers. La rifuĝintoj, precipe virinoj kaj infanoj (la homoj estas malarmitaj kaj malliberitaj en la Sudo de Francio), estas submetitaj al strikta kvaranteno, vakcinitaj, la kuriero estas limigita, kaj la proviantado, se li estas malmulte variita kaj kuirita laù la franca, estas tamen sekura. Iuj de tiuj rifuĝintoj revenas en Hispanion, instigitaj de la franca registaro kiu faciligas la kondiĉojn de la reveno. Aliaj, preferante resti, estas kunigitaj en la kampo "la verrerie" je "les Aydes", apud Orléans.

Dum la Dua Mondmilito, tiu kampo estas transformita en internigejo por Judoj, poste en transit-kampo antaŭ la eliro al la naziaj ekstermejoj.

Post tio milito, en 21 jaroj, la urbo gajnis rapide 3 000 loĝantojn de ĉirkaù 7 000 loĝantoj en 1954 al pli ol 10 000 en 1975. Sed la loĝantaro malpliiĝas de tiam.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.