Pita kormorano (dekstre) kaj Punktokormorano (maldekstre), en ilustraĵo de John Gerrard Keulemans | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phalacrocorax featherstoni (Buller, 1873) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Pita kormorano (Phalacrocorax featherstoni), konata ankaŭ kiel Pitinsula kormorano aŭ Pita tufkormorano estas birdospecio de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Ĝi estas endemia de Novzelando nome el la Pitt-insulo el la Chatham-insularo. Ties natura habitato estas malferma maro kaj rokaj bordoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Tiu reprezentanto de la tufkormoranoj de la Ĉathama Grupo estis malkovrita de H.H. Travers en 1871. Buller dediĉis la specion al Dro. Featherston, Superintendanto de la Provinco Velingtono tiam, kio aperas en la latina scienca nomo.
Ŝajne ĝi estis neniam komuna specio, kaj estis klasita kiel Preskaŭ Formortinta en 1905. La Departamento de Konservado havas Rekuperan Planon por tiu birdo.
Membroj de la kormorana familio apartenas al tri grupoj, baze sur la koloro de ties piedoj: nigraj, flavaj aŭ rozkolorecaj. For de Novzelando, la nigrapieduloj estas pli bone konataj kiel kormoranoj. La Pita kormorano apartenas al la flavpieda grupo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Holotipo kaj specimenoj de Phalacrocorax featherstoni Buller, 1873 en la kolekto de la Muzeo de Novzelando Te Papa Tongareva
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Recovery plan for Chatham Shag and Pitt Shag 2001-2011 (PDF). Department of Conservation, Wellington, New Zealand (2001). Alirita 2007-09-28.
|