Pitárné | |
germane Pittarn, pole Bietów | |
vilaĝo | |
![]() Pitárné (el belvedero Strážnice) | |
Oficiala nomo: Pitárné | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Bruntál |
Administra municipo | Vysoká |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio (origine konsisto de la tn. Mor. enklavoj) |
Parto de | Osoblahio |
Montaro | Zlatohora montetaro |
Domoj | 76 2010 |
Situo | Pitárné |
- koordinatoj | 50° 14′ 40″ N 17° 35′ 50″ O / 50.24444 °N, 17.59722 °O (mapo) |
Katastro | 8,71 km² (871 ha) Pitárné |
Loĝantaro | 79 (2021) |
Denseco | 9,07 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1267 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 99 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() | |
Pitárné (ankaŭ Bitárno, germane Pittarn, pole Bietów) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Vysoká en distrikto Bruntál. Vivas ĉi tie 79 loĝantoj (2021). Ĝi estiĝis kiel memstara municipo kun nomo Pittarn en la jaro 1267 sur kunfluejo de rojo Mušlov kaj rivero Osoblaha kaj devene ĝi servis kiel episkopa feŭdo. En la jaro 1572 ĉi tie estiĝis lernejo kaj en la jaro 1945 la municipo fariĝis parto de unu kilometro malproksima municipo Vysoká.
Pitárné situas en valo kaj en varia naturo kreata de arbaro, fiŝlagoj kaj kampoj. Proksime troviĝas municipo Liptaň, kie troviĝas mallarĝtraka fervojo. Krom la mallarĝtraka fervojo turistoj povas viziti proksiman municipon Dívčí Hrad, kiu estiĝis en la jaro 1267.
Pitárné estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 8,71 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1267.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 920 |
1880 | 957 |
1890 | 898 |
1900 | 814 |
1910 | 755 |
1921 | 648 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 585 |
1950 | 252 |
1961 | 219 |
1970 | 173 |
1980 | 104 |
1991 | 86 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 85 |
2011 | 71 |
2021 | 79 |
En Pitárné estas registritaj 76 adresoj: 72 daŭraj objektoj kaj 4 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 69 domoj, el tio 28 daŭre loĝigitaj.
Interesaĵo
Interesaĵo estas preskaŭ forgesita tradicio, memorata hodiaŭ eble nur de malnovloĝantoj, nome ne indiki unuenaskitajn infanojn en suman nombron de la loĝantoj de la vilaĝo. Troa mortofteco de tiuj ĉi infanoj igis estigi miton pri morta fiŝkaptisto, kiu iradas preni sian imposton. En publikaĵoj okupiĝantaj per parola tradicio tiu ĉi estulo estas ofte erare interŝanĝigata kun Tagmezulino de Erben. Neklaran rolon ĉi tie havis aĝo de ses jaroj, pri kiu mencias kroniko.
Fotogalerio
- Pitárné
- Pitárné
- Pitárné
|