Pirogo sur la Niĝero en Malio

Pirogo estas simpla tradicia boato. Pirogo estas trunkoboato, kies flankoj estis plialtigitaj per aldonitaj bretoj. Tiaj boatoj ekzistis kaj daŭre ekzistas en la plej diversaj partoj de la mondo.

Etimologio

Pirogo en Madagaskaro.

La vorto pirogo devenas de la franca pirogue [pirog'], kiu devenas de la hispan-kariba piragua.

Uzo

Famaj estas ĉefe grandaj militpirogoj de la sudmaraj insulanoj, kiuj transportis ĝis 40 batalantojn kaj estis antaŭenpuŝitaj per korformaj pagajoj.

Per pirogoj homoj vojaĝis longdistance. Tiel oni supozas, ke Madagaskaron atingis setlantoj per pirogoj el Indonezio kaj Borneo antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.