Pirofito aŭ fajroĝermanto estas planto, kiuj estas akomodita al fajro aŭ kiu estas de ĝi stimulita – rekte aŭ nerekte –.[1] En kelkaj varmegaj kaj sekaj regionoj oni havas tiel nomataj fajroekosistemojn. Prirofitoj estas precipe arboj, kiuj protektiĝas per dika arboŝelo kontraŭ la efiko de fajro. Povas esti ankaŭ plantoj, kies supergrundaj partoj post incendio povas denove ŝosi aŭ herbaj plantoj, kies semoj restas en la grundo kaj ekĝermas kun la unuaj pluvoj post incendio: Kelkaj plantoj ankaŭ bezonas fajron en certaj fazoj de ilia evoluo, ekzemple por la formado de la semoj aŭ por la disvastigo de la semo (malfermado de la strobilo).
Ekzemploj de pirofitoj estas:
- Xanthorrhoea fulva Aŭstralio,
- Korkokverko (Quercus suber),
- Pinus contorta,
- la al la familio de la Protacoj apartenata genro Banksia,
- Proteoj
- Sequoioideae el Nordameriko.
- Lilium pyrophilum
- Muŝkaptuloj
- biblido
- Gresarboj
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Kuhnholtz-Lordat, G., 1938. La Terre Incendiée. Essai d'Agronomie Comparée. La Maison Carrëe, Nimes, 361 pp.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.