Piri Peéry | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Mersich Piroska | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1904 en Budapeŝto | |
Morto | 31-an de decembro 1962 (58-jaraĝa) en Pécs | |
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Antal Németh vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • verkisto • tradukisto • scenaristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Piri Peéry [pEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Peéry Piri estis hungara aktoro, verkisto, scenaristo, tradukisto. Ŝia origina nomo estis Mersich Piroska, ŝia edzo estis Antal Németh. Piri Peéry naskiĝis la 12-an de majo 1904 en Budapeŝto, ŝi mortis la 31-an de decembro 1962 en Pécs.
Biografio
Piri Peéry frekventis komercan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste aktoran lernejon de Szidi Rákosi en 1922. Jam dum en tiu jaro ŝi debutis en malgranda teatro. En 1924 ŝi edziniĝis, poste trijara paŭzo okazis en la aktorado. Ŝi estis membro de Nacia Teatro (Szeged) inter 1928 kaj 1931, poste en pluraj teatroj, ekzemple en Teatro Belvárosi, Teatro Magyar. Ŝi estis konata, kiel la "moderna Mari Jászai, ŝi ofte havis rolojn en filmoj.
Elektitaj teatraj roloj
- Géza Gárdonyi: Steloj de Eger (teatra versio) S-ino Vass
- Ferenc Molnár: Liliom - Muskátné
- Oscar Wilde: Salome - titolrolo
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) (1935)
- Szerelmi láz (1942)
- Karuselo (filmo) (1955)
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) (1958)
- Dani (1962)
- kelkaj dubladaj roloj en eksterlandaj filmoj
Elektita verkaro
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.