Memtranscendo

Memkompreniĝo

Socia estimo

Sociaj rilatoj

Sekureco

Korpaj bezonoj

La piramido de bezonoj laŭ Maslov (fakte: hierarkio de bezonoj) aŭ Maslova piramido baziĝas sur modelo pri la motivoj de homoj, publikigita en 1943 de la usona psikologo Abraham Maslow (originala titolo: A. H. Maslow, A Theory of Human Motivation, Psychological Review 50 (1943):370-96.).

La homaj bezonoj formas ŝtuparon, sur kiu ĉiu supra ŝtupo baziĝas sur la pli suba, kiu pli gravas. La homoj do provas, laŭ tiu modelo, kontentigi unue la bezonojn de la plej suba ŝtupo antaŭ ol la sekva ŝtupo iĝas nova kaj pli grava bezono. Pli forta bezono plialtigas la motivon kontentigi tiun.

Ekzemploj por la 6-ŝtupa piramido:

  1. Korpaj (fiziologiaj) bezonoj pri la ekzistado: Libereco, spirado, varmeco, nutraĵoj, dormo, vestaĵoj, sano, spaco por loĝi.
  2. Sekureco: Rajto kaj ordo, protekto kontraŭ danĝeroj, laborloko, sekureco.
  3. Sociaj rilatoj: Familio, amikeco, partnereco, amo, proksimeco, seksa intimeco, komunikado.
  4. Socia estimo: Pli alta estimo per la socia stato, respekto, laŭdo, premioj, bonfarto, mono, influo, privataj kaj profesiaj sukcesoj, mensa kaj korpa forteco.
  5. Memkompreniĝo: Individueco, talentdisvolvado, perfekteco, spiriteco.
  6. Memtranscendo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.