Piramido de Luvro | ||
---|---|---|
piramido [+] | ||
Koordinatoj | 48° 51′ 40″ N, 2° 20′ 9″ O (mapo)48.8612.3358611111111Koordinatoj: 48° 51′ 40″ N, 2° 20′ 9″ O (mapo) | |
Arkitekto | I. M. Pei | |
Estiĝo | 1981 | |
Konsekro | 1988 | |
Piramido de Luvro | ||
Vikimedia Komunejo: Louvre Pyramid [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La piramido de Luvro (france pyramide du Louvre) estas granda metala kaj vitra piramido ĉe la enirejo de la muzeo Luvro, en Parizo. Ĝi fariĝis grava simbolo de la franca ĉefurbo, samkiel la Eiffel-Turo.
La piramido estis mendita de la prezidento François Mitterrand, kaj konstruita en 1989 de la arkitekto Ieoh Ming Pei el Novjorko. La verko, tute konstruita per segmentoj da vitro, altas 20,6 metrojn. La flankoj de ĝia kvadrata bazo longas 35 metrojn.
La piramido kaj la subtera ĉambrego sub ĝi estis kreitaj pro la problemoj de la antaŭa ĉefenirejo al la Luvro, kiu ne plu povis gastigi la multnombrajn vizitantojn ĉiutage. La vizitantoj de la muzeo, se ili eniras per la piramido, unue malsupreniras en la vastan subteran ĉambregon, kaj poste resupreniras en la ĉefajn ĉambrojn de la muzeo.
La Luvro en Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro (sed kun speciala mencio al la Piramido) kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:
|
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.