Pinto de la Maladeta | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
3 308 m | ||
Geografia situo | 42° 39′ N, 0° 38′ O (mapo)42.647222220.63944444000001Koordinatoj: 42° 39′ N, 0° 38′ O (mapo) | ||
| |||
La Pinto de la Maladeta, aŭ Maladeto, estas montopinto de 3.308 m super marnivelo proksima al Pinto Aneto. Ĝi troviĝas en la Natura Parko Posets-Maladeta, en la municipo de Benasque, provinco de Huesko, regiono de Aragono, en Hispanio. En ties norda flanko troviĝas la glaĉero de la Maladeta, kun ĉirkaŭ 37 ha de totala areo. Ĝi estas dividata en du partoj, okcidenta Maladeto (6 ha) kaj orienta (31 ha).[1]
La unuaj ascendoklopodoj estis de Ferrières en 1801 kaj de Louis Cordier en 1802. La unuan ascendon faris la kuracisto kaj naturalisto Friedrich von Parrot la 29an de septembro de 1817 el Bagnères-de-Luchon akompanata de gvidisto Pierre Barrau "Pierrine".
Notoj
- ↑ Glaciares del macizo de la Maladeta. Arkivita el la originalo je 2009-04-19. Alirita 2011-02-15.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.