Pinticu [pintiku] (hungare: Szászpéntek saspentek, germane:Pintak) estas vilaĝo en Rumanio sude de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 1 034 loĝantojn (rumanoj, ciganoj, hungaroj); en 1992 908 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1332 kiel ekleziejo. La saksa vilaĝo pereis je la turno de 16-17-a jarcentoj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Kolozs (reĝa departemento) vármegye). Administre ĝi apartenas al Teaca.

Fonto

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.