Pinsko | ||
beloruse: Пі́нск | ||
grandurbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Пі́нск | ||
Lando | Belorusio | |
---|---|---|
Situo | Pinsk | |
- koordinatoj | 52° 07′ 00″ N 26° 06′ 00″ O / 52.11667 °N, 26.10000 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 141 m s. m. | |
Areo | 43 km² (4 300 ha) | |
Loĝantaro | 132 366 (2011) | |
Denseco | 3 078,28 loĝ./km² | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 225 700 - 225 716 | |
Telefona antaŭkodo | 165 | |
Situo enkadre de Belorusio
| ||
Situo enkadre de Eŭropo
| ||
Vikimedia Komunejo: Pinsk | ||
Retpaĝo: www.pinsk.by | ||
Pinsko (Пі́нск), ruse Пинск, pole Pińsk) estas grandurbo en Belorusio, en regiono Polesio.
Geografio
Pinsko etendiĝas sur ebenaĵo ĉe kunfluejo de 2 riveroj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Varsovio-Homel. Brest troviĝas 178 km.
Historio
La unua mencio okazis en 1097 en formo "Pinesk". La loknomo estas derivita de la rivero Pina. Baldaŭe ĝi estis sidloko de princlando. En 1239 la tataroj detruis la urbeton. En 1320 oni integrigis la lokon al Granda Duklando de Litovio, en 1521 same al Pollando. En 1581 Pinsko ricevis specialajn urbajn rajtojn, kiel sidloko de provinco. De 1633 la urbo havis specialan mezlernejon. En 1640 la kozakoj bruldetruis la urbon, multe da poloj kaj judoj mortis. Ok jarojn poste la rusoj (kaj en 1706 ankaŭ la svedoj) denove bruldetruis la urbon. En 1793 Rusio akiris la urbon. Dum la 1-a mondmilito la germanoj okupis ĝin en 1915, sed la nova Pollando akiris ĝin en 1920. En 1921 incendio okazis. En 1939 Sovetunio okupis la urbon, en 1941 la germanoj havis jam la urbon kaj ili murdis la judojn.
Famuloj ligitaj kun la urbo
- Ryszard Kapuściński, pola verkisto, ĵurnalisto kaj vojaĝisto
- Golda Meir, ĉefministrino de Israelo
- Jan Piwnik, pola partizana komandanto
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala urbopaĝo Arkivigite je 2006-02-19 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
- Angla kaj hungara Vikipedioj