Pinillos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of La Rioja | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26111 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 2° 36′ U (mapo)42.199444444444-2.5958333333333Koordinatoj: 42° 12′ N, 2° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 019 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pinillos (La Rioja) [+] | |||
Pinillos [piNIljos] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero. La loknomo Pinillos estas etimologie komprenebla kiel Pinetoj aŭ pli malverŝajne Roketoj (el peñillas).
Geografio
Ĝi estas tre aparta loĝloko komunikita nur laŭ la montara regiona ŝoseo LR-453 okcidente al la nacia ŝoseo N-111 kun Torrecilla en Cameros norde kaj Pradillo sude.
Historio
Dum la Moderna Epoko, Pinillos prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.
Aktualo
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 154 loĝantoj ĝis nunaj 20.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, kaj la rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, du ermitejoj, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.