Pineda de Gigüela | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16541 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Encarnación Sáez Medina (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 61 (2016) | ||
Loĝdenso | 2,1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 5′ N, 2° 33′ U (mapo)40.085543-2.5430983Koordinatoj: 40° 5′ N, 2° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 010 m [+] | ||
Areo | 29,10 km² (2 910 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pineda de Gigüela [+] | |||
Pineda de Gigüela [P. de ĥiGŬEla] (Pinaro de G.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas cimburrio. La censita loĝantaro en 2016 estis de 61 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,1 loĝ/km².
Situo
Pineda de Gigüela estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la nordokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 976 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 29,10 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°05′08″N 2°32′35″Ok.
Nordokcidente: Huete | Norde: Huete | Nordoriente: Los Valdecolmenas |
Okcidente: Carrascosa del Campo | Oriente: Torrejoncillo del Rey | |
Sudokcidente: Carrascosa del Campo | Sude: Torrejoncillo del Rey | Sudoriente: Torrejoncillo del Rey |
Historio
Estas preĝejo de la Renesanco kun baroka retablo.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pineda de Gigüela kun pli ol 600 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Pineda de Gigüela kie oni alvenis al la nunaj 61.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el dekstra partio PP.
Ekonomio
Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.