Pinciná, hungare Pinc estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Pinciná | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Lučenec | ||
Poŝtkodo | 984 01 | ||
Aŭtokodo | LC | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 247 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°21′30″N 19°45′40″O / 48.35833°N, 19.76111°O (mapo) Koordinatoj: 48°21′30″N 19°45′40″O / 48.35833°N, 19.76111°O (mapo) | ||
Alto | 190 m s.m. | ||
Areo | 12 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pinciná [+] | |||
Geografio
Pinciná situas laŭ maldekstra bordo de Ipeľ, laŭ ĉefvojo Rimavská Sobota-Lučenec. La lasta urbo troviĝas je 6 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1326 laŭ tiama hungara ortografio "Pynch". En 1828 loĝis tie 598 vilaĝanoj en 56 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pinc 429 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Pinc rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1988-1990 Pinciná apartenis al Lučenec. Ekde 1993 Pinciná apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 259 homoj, (131 slovakoj, 125 hungaroj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1900
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio