Pinarejos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40296 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 178 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 16′ N, 4° 18′ U (mapo)41.259722222222-4.2936111111111Koordinatoj: 41° 16′ N, 4° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 818 m [+] | ||
Areo | 29,71 km² (2 971 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pinarejos [+] | |||
Pinarejos [pinaREĥos] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco, en la subkomarko El Carracillo. La loknomo Pinarejos estas etimologie komprenebla kiel Pinaretoj.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 175 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 22 el la jaro 2000.
Ĝi distas 43 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Gomezserracín, Cuéllar, Navalmanzano, San Martín y Mudrián kaj Navalmanzano. Ĝi estas ĉe la aŭtoŝoseo Autovía de Pinares A-601 inter Navalmanzano sude kaj Sanchonuño norde.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.