Pina Bausch | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pina Pina Bausch | |||||
Naskonomo | Philippine Bausch | ||||
Naskiĝo | 27-an de julio 1940 en Solingen | ||||
Morto | 30-an de junio 2009 (68-jaraĝa) en Wuppertal | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma kancero vd | ||||
Tombo | Wuppertal vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Arta Universitato Folkwang • Lernejo Juilliard vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ronald Kay vd | ||||
Infanoj | Rolf Salomon Bausch vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | koreografo • baleta dancisto • baleta majstro • universitata instruisto • filmreĝisoro • scenaristo vd | ||||
Laborkampo | ĥoreografio • Tanztheater vd | ||||
Aktiva dum | 1962– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Café Müller vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philippina "Pina" BAUSCH[1] (27a de julio 1940 – 30a de junio 2009) estis germana dancisto kiu, per kombino de movo, sono kaj elstara koreografio, kaj kun dancistoj dum la disvolvigo de peco (nome stilo nune konata kiel Tanztheater (dancteatro)), iĝis influo en la fako de moderna danco el la 1970-aj jaroj antaŭen.[2] Ŝi kreis la kompanion Tanztheater Wuppertal Pina Bausch kiu prezentas spektaklojn internacie.
Ŝi ekkarieris en la 1950-aj jaroj en Germanio ekzemple kun Kurt Jooss kaj en 1960 ŝi iris al Novjorko. En 1968, Ŝi koreografiis sian unuan pecon, nome Fragmente (Fragmentoj), por muziko de Béla Bartók.[3] En 1969, ŝi sukcedis Jooss kiel arta direktoro de kompanio.[4]
En 1973, Bausch startis kiel arta direktoro de la Vupertala Operbaleto, kiu estis poste renomita kiel Tanztheater Wuppertal Pina Bausch, fondita kiel sendependa kompanio. Tiu kompanio havas grandan repertorion de originalaj pecoj, kaj regule turneas tra la tuta mondo el sia hejma bazo de la Opernhaus Wuppertal. Unu el ŝiaj plej fame konataj danc-teatraĵoj estas la melankolia Café Müller (1985), en kiu dancistoj vagadas tra la scenejo stumblante kontraŭ tabloj kaj seĝoj. Bausch metis plej dancistojn danci tiun pecon havante fermitajn okulojn.
Bildaro
Notoj
- ↑ Laŭ kelkaj fontoj ŝia naskonomo estis Philippine, en: Pina Bausch. "Tanzen gegen die Angst". (Danco kontraŭ timo) Ullstein, Berlin 2002, ISBN 3-548-60259-2, p. 27
- ↑ Itzkoff, Dave (30a de junio 2009). "Pina Bausch Dies". New York Times. Alirita la28an de februaro 2019.
- ↑ Tashiro 1999.
- ↑ Hoghe 1986, p. 157.
Bibliografio
- Climenhaga, Royd (2008). Pina Bausch. Routledge Performance Practitioners. Londono: eldonejo Routledge. ISBN 978-1-134-18757-7.
- Climenhaga, Royd, ed. (2012). The Pina Bausch Sourcebook: The Making of Tanztheater. Londono: eldonejo Routledge. ISBN 978-0-415-61801-4.
- Hoghe, Raimund (1986). Pina Bausch / Theatergeschichten (germane), eldonejo Suhrkamp.
- Servos, Norbert (2008). Pina Bausch: Dance Theatre. K. Kieser. ISBN 978-3-935456-22-7.
- Tashiro, Mimi (1999). "Pina Bausch: Life and work". Stanford Presidential Lectures in the Humanities and Arts. Alirita la 1-an de marto 2019.