Piltene | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
| |||
urba komunumo en Latvio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Latvio | ||
Regiono | Kuronio | ||
Distrikto | Ventspils | ||
Poŝtkodo | LV-3620 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 845 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 153 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 57° 14′ N, 21° 41′ O (mapo)57.22555555555621.676111111111Koordinatoj: 57° 14′ N, 21° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 5 m [+] | ||
Areo | 5,52 km² ( 552 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Piltene [+] | |||
Piltene (jen latve, historie ankaŭ germane Pilten) estas urbo de Latvio. Ĝi situas en la nordo de la historia regiono Kuronio, en la distrikto Ventspils, kaj estas la sola urbo de la distrikto. Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbeto vivis 845 personoj sur areo de 5,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 153 loĝantoj/km².
Historio
Antaŭ ol la havenurbo Windau (la nuna urbo Ventspils) estis fondita fare de la germanlingva Livonia Ordeno en la dua duono de la 13-a jarcento, la riverhaveno estis la ĉefnabo por komerco de la interno. La distanco al la Balta Maro signifis protekton de la vikingoj. Estas hipotezoj, ke ĉi tie ĉirkau la jaro 1200 troviĝis dana kastelo.
En 1309 oni unue menciis skribe kastelon de Pilten en la diocezo Kurlando. Tiu kastelo restis la loĝejo de episkopo dum 250 jaroj. En 1330 la kastelo estis malsukcese sieĝita de litova armeo. En 1350 estis raportita pesta epidemio. Sub episkopo Johann von Münchhausen (1542-1560), ekonomie kapablaj judaj setlantoj moviĝis al Pilten. La urbo iĝis luterana kun la reformado kaj ricevis urborajtojn en 1557. En 1560 Magnus de Danio iĝis la lasta episkopo en Pilten.
Post periodo sub prusa administracio, la distrikto venis sub la rektan regadon de Pollando-Litovio en 1617 kiel parto de la Livonia Voivodio ĝis 1795. La diocezo de Kurlando iĝis la diocezo de Pilten. Najbara Aizpute nun iĝis la centro de la distrikto. En 1621 la kastelo jam ruiniĝis kaj la urbo iĝis sensignifa.
Post kiam Kurlando estis okupita fare de la Rusia Imperio en 1795, sekvis iometa ekonomia pliboniĝo. En 1885 Pilten havis 1507 loĝantojn. Ĝis la unua mondmilito, judoj kaj germanoj formis la plej grandan loĝantaran grupon. Ekde 1920 la latvoj superregis pro elmigrado kaj enmigrado.
Dum la Latva SSR, la populacio falis ĉar ekzistis neniuj signifaj industriaj fabrikoj.
Post kiam Latvio reakiris sendependecon en 1990/1991, la plej granda dunganto estis plantejo por legomoj kaj kuracherboj kun 250 dungitoj.