Pilsner Urquell | ||
---|---|---|
registrita marko vd | ||
Dum | 1842 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Ĉeĥio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Pilsner Urquell [pilsna urkvel] estas fama marko de biero kiu estas farata en la urbo Plzeň en okcidenta Bohemio, Ĉeĥio. Oni komencis fari ĉi tiun bieron en 1842. La kompanio SABMiller nuntempe posedas la bierfarejon.
Pilsner Urquell estas unu el la plej malnovaj registritaj markoj; ĝi signifas "pilsena pra-fonto" kaj estas germanlingva, ĉar je ĝia ekesto Pilseno estis parto de Cislajtio, kie la germana estis la plej grava lingvo. Oni nun multe uzas la ĉeĥan tradukon (Plzeňský) Prazdroj; ĝi estas ankaŭ la nomo de la akcia societo, kiu nun posedas la markon.
Laŭ ĝenerala opinio la biero Pilsner Urquell estis la modelo de la pilsenaj bieroj.
- Restoracia ŝildo kun la marko
- La historia pordego de la bierfarejo
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.