
Komunaj disko-formaj piloloj

Variadoj sur komuna pilola dezajno, kiuj povas esti faritaj per ambaŭ koloro kaj formo

Variadoj sur komuna pilola dezajno, kiuj povas esti faritaj per ambaŭ koloro kaj formo

Malnova rotacia pilola premilo

Fabriko produktanta pilolojn (1904)

„Mejloŝtonoj de Medicino“, dua skulptaĵo (el ses) de la berlina "Promeno de Ideoj" okaze de la FIFA Mondpokalo de Germanio en 2006
Pilolo estas kuracilo en formo de glutebla buleto. Ekzemploj de ofte uzataj piloloj estas aspirino por kapdoloroj kaj kontraŭkoncipiloj por malebligi gravedecon.
Piloloj povas enhavi neniun kuracilan kemiaĵon, kaj tiam ili nomiĝas ŝajnkuraciloj (aŭ placeboj). Ŝajnkuraciloj estas gravaj iloj dum medicina esplorado kiu volas malkovri ĉu iu kuracilo estas utila.
Unu speco de pilolo estas premaĵo, kiu estas farita el kunpremita pulvoro.
Alia premaĵo estas tablojdo, ordinare pli granda ol pilolo, kiun oni pli facile prenas solvante ĝin en akvo aŭ lasante solviĝi en la buŝo.
Vidu ankaŭ
- Kontraŭkoncipa pilolo
- Postpilolo
- Sukerpilolo, pilolo tegita per sukero
- Pastelo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.