Pilar Bardem | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pilar Bardem | |||||
Naskonomo | María del Pilar Bardem Muñoz | ||||
Naskiĝo | 14-an de marto 1939 en Sevilo | ||||
Morto | 17-an de julio 2021 (82-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Rafael Bardem vd | ||||
Patrino | Matilde Muñoz Sampedro vd | ||||
Gefratoj | Juan Antonio Bardem vd | ||||
Edz(in)o | José Carlos Encinas Doussinague vd | ||||
Amkunulo | Agustín González vd | ||||
Infanoj | Carlos Bardem • Mónica Bardem • Javier Bardem vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmaktoro vd | ||||
Laborkampo | aktorado vd | ||||
Aktiva en | Hispanio vd | ||||
Aktiva dum | 1965–2021 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pilar BARDEM Muñoz (naskiĝis la 14-an de marto 1939 en Sevilo, Hispanio - mortis la 17-an de julio 2021 en Sevilo) estis hispana aktorino.
Vivo
Pilar Bardem en marto 1939 naskiĝis en artista familio. La gepatroj Rafael Bardem (1889–1972) kaj Matilde Muñoz Sampedro (1900–1969) ambaŭ estis aktoroj. Ŝia frato estis la filmreĝisoro Juan Antonio Bardem (1922–2002). Dum la hispana enlanda milito ŝi vivis en Barcelono, Donostio (San Sebastián) kaj Sevilla, kaj poste revenis al Madrido, kie la gepatroj pasigis la pli grandan parton de siaj vivoj. Pilar Bardem komencis studi medicinon, sed sen diplomo ĉesis la studadon. Krome tiutempe ŝi laboris kiel fotomodelo.
En la 1970-aj jaroj ŝi komencis aktori en malgrandaj roloj de teatraĵoj, operetoj, kinejaj kaj televidaj filmoj. Interalie ŝi ankaŭ aktoris en pluraj filmoj kiujn reĝisoris ŝia frato. Ĝis la jaro 2012 sekvis roloj en pli ol cent kinejaj kaj televidaj filmoj. Aparte ŝi sukcesis en la 1990-aj jaroj. La rolo de Doña Julia en la filmdramo Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto (1995) de Agustín Díaz Yanes en 1996 rezultigis por ŝi la Hispanan Filmpremion Goja kaj la premion de la sindikato de hispanaj aktoroj (Premios Unión de Actores). Ankaŭ tre atentatis ŝia rolo de la aktorino María Zambrano en la filmo María querida, por kiu ŝi denove nomumiĝis por la premio Goja. En 2009 ŝi transprenis rolon en la germanlingva porinfana kineja filmo Hexe Lilli – Der Drache und das Magische Buch kaj ankaŭ aktoris en la daŭriga filmo Hexe Lilli - die Reise nach Mandolan.
Pilar Bardem estis la patrino de Carlos Bardem (naskiĝis en 1963), Mónica Bardem (naskiĝis en 1964) kaj Javier Bardem (naskiĝis en 1969), kiuj ankaŭ profesie laboras kiel aktoroj respektive verkistoj. Ŝi estis la onklino de la kinreĝisoro Miguel Bardem (naskiĝis en 1963). En la lastaj jaroj ŝi konatiĝis ankaŭ pro sia engaĝiĝo pri socipolitikaj temoj. Kadre de la celebraĵo de la filmpremio Goja de 2003 ŝi furoris pro publika protesto kontraŭ la hispania partopreno en la iraka milito. En 2010 ŝi kune kun la reĝisoro Pedro Almodóvar kaj la verkisto Juan Goytisolo engagiĝis favore al la juĝisto Baltasar Garzón, kiu komencis proceson pri krimoj kontraŭ la homeco kontraŭ generalo Francisko Franko kaj multaj el la gravuloj de ties reĝimo.
Pilar Bardem estis prezidantino de la komunutila organizaĵo AISGE („Artistas, Intérpretes, Sociedad de Gestión“), kiu engaĝiĝas pri la protekto de intelekta propraĵo pri bild-, film- kaj son-dosieroj.
Filmoj (elekto)
- 1995: Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto
- 1997: Carne trémula
- 2001: Sin noticias de Dios
- 2004: María querida
- 2006: Alatriste
- 2009: Hexe Lilli – Der Drache und das Magische Buch
- 2011: Hexe Lilli – Die Reise nach Mandolan
Referencoj
Literaturo
- Pilar Bardem, Carlos Bardem: "La Bardem: mis memoria" ("La" Bardem: miaj memoraĵoj), eldonejo Plaza Janés, Barcelono 2005, ISBN 84-01-30533-0