Pieter Corneliszoon Hooft | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de marto 1581 en Amsterdamo | ||||
Morto | 21-an de majo 1647 (66-jaraĝa) en Hago | ||||
Tombo | Nieuwe Kerk vd | ||||
Etno | nederlandanoj vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Cornelis Hooft vd | ||||
Gefratoj | Aeghje Hooft vd | ||||
Edz(in)o | Christina van Erp • Leonora Hellemans vd | ||||
Infanoj | Arnout Hellemans Hooft vd | ||||
Parencoj | Louis De Geer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • politikisto • historiisto • dramaturgo • poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pieter Corneliszoon HOOFT (naskiĝis la 16a de marto, 1581, mortis la 21an de majo, 1647) estis nederlanda politikisto, poeto, dramisto, kaj historiisto.
Vivo kaj laboro
Hooft naskiĝis en Amsterdamo. Post vojaĝo tra parto de Eŭropo, kie la renesancan poezion li ekkonis en pluraj lingvoj, li studis juron en Leiden. Influite de la klasika literaturo kaj de aŭtoroj kiaj Francesco Petrarca, li verkis poemojn, dramojn kaj ankaŭ historiajn verkojn. Li estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de la nederlanda renesanco. Li mortis en Hago en 1647.
Li laboris kiel juĝisto kaj regiona reganto kun la titolo drost; tio indikis reganton super regiono sen urba organiziteco. El Amsterdam, grava kaj influa urbo de Holando, li estis instalita kiel drost de Muiden. Li loĝis en la tiea samnoma kastelo. Estis funkcio, kiu lasis multege da libera tempo, kiun Hooft uzis por sia literatura verkado kaj por kontaktoj kun influhava grupo da geamikoj, konata kiel "la rondo de Muiden".
Rondo de Muiden
Al tiu rondo de Muiden, kie superregis la renesancaj idealoj, apartenis pluraj verkistoj kaj aliaj gravuloj, ekzemple:
- Constantijn Huygens
- Bredero
- Anna Roemersdochter Visscher
- Jan Pieterszoon Sweelinck
- Maria Tesselschade Visscher
- Gerardus Vossius
- Barlaeus
- Roemer Visscher
- Joost van den Vondel
Listo de verkoj
Dramoj
- Achilles en Polyxena (verkita 1598, presita 1614)
- Theseus en Ariane (verkita 1602, presita 1614)
- Granida (verkita 1605, presita 1615)
- Warenar (verkita 1616, eld. 1670) - laŭ temo de Aulularia de Plaŭto.
- Baeto, oft oorsprong der Holanderen (verkita 1616, presita 1626) - kio grave influis la bildon pri la Batavoj en Nederlando.
Historioj
- Nederlandse histooriën (1642-1656) - pri la historio de la Nederlandoj ekde la libervola detroniĝo en 1555 de Karlo la 5-a, imperiestro de la "Sankta Romana Regno de Germana Nacio" (Germana Imperio), reĝo de Hispanujo, princo, grafo, ktp de la diversaj Nederlandoj - ĝis la murdo je Vilhelmo de Oranĝo en 1584. Lia stilo estas planata imitado de tiu de la Latina aŭtoro Tacito, kies verkojn li tradukis kvazaŭ lernocele pri la stilo.
Poemoj
Multaj sonetoj
- Emblemata amatoria: afbeeldingen van minne (1611)
En Esperanto aperis
- Amoro kaj Amo : el la ampoezio / de P. C. Hooft. W. F. Pilger. - Lelystad: Vulpo-Libroj, 1974. - 14 p. : ilustr.
- Kiam la Reĝ' de l' Lumo
- Bela Nimfin'
- Galatea, jam tagiĝas nun
- Adiaŭa Kanto - ĉiuj ĉi kvar tradukitaj de Wouter Pilger en Nederlanda Antologio, NEA, Hago 1987.