Pierre Pincemaille | |
---|---|
![]() Pierre Pincemaille | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Pierre-Marie Pincemaille |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1956 en 17-a arondismento de Parizo |
Morto | 12-an de januaro 2018 (61-jaraĝa) en Suresnes |
Ĝenroj | ĥoro |
Profesio | komponisto, orgenisto, muzikpedagogo. |
Instrumentoj | orgeno |
Aktivaj jaroj | 1973 - 2017 |
Retejo | pierrepincemaille.fr |
Signifa instrumento | |
orgeno | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pierre-Marie François Pincemaille |
Mortokialo | pulma kancero |
Tombo | Tréflez |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo |
Okupo | |
Okupo | orgenisto • komponisto • pedagogo |
TTT | |
Retejo | http://pierrepincemaille.fr/ |
Pierre Pincemaille (8-an de decembro 1956 en Parizo; 12-an de januaro 2018 en Suresnes) estis franca orgenisto, improvizisto, komponisto kaj muzikpedagogo.
Vivo
En 1971 − en la aĝo de 14 jaroj – Pierre Pincemaille ekstudis ĉe Pariza Konservatorio. Pierre Pincemaille studis ĉe Rolande Falcinelli, Henri Challan, Jean-Claude Raynaud, Jacques Castérède kaj Marcel Bitsch; en 1979 li finis sian edukadon tie, ricevinte interalie la unuajn premiojn pri harmonio (1977), kontrapunkto (1978), fugoj (1978), improvizisto (1979), kaj orgeno (1979). Ekde 1987 li estis orgenisto ĉe la granda orgeno de Aristide Cavaillé-Coll en la Baziliko de Saint-Denis. En 2005 li fariĝis profesoro pri kontrapunkto ĉe la Pariza Konservatorio. Pierre Pincemaille mortis en 2018 en Suresnes. Kiel brilanta koncertorgenisto kaj improvizisto Pierre Pincemaille entreprenis multajn mondvastajn koncertturneojn. La orgenisto estis tutmonde konata kiel konĉertorgenisto kaj precipe kiel talenta improvizisto.
Premioj
- Kavaliro de la Palmordeno (2003)
- Kavaliro de la Ordeno de la Artoj kaj de la Beletroj (2006)
- Kavaliro de la Ordeno de Sankta Gregorio la Granda (2007)
Komponaĵoj
- Prologue et Noël varié (2007)
- En Louisiane
Bibliografio
- france Yvette Carbou, Pierre Pincemaille : L'improvisateur à Notre-Dame in Pierre Cochereau : Témoignages, ed. Zurfluh, 1999, p. 273–339. (ISBN 978-2-87750-087-6).
- france Pierre Pincemaille : Les grandes orgues in La grâce d'une cathédrale - Saint-Denis, dans l'éternité des rois et reines de France, ed. La Nuée bleue, 2015, p. 323-324. (ISBN 978-2-8099-1284-5).