Pierre Mondy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pierre Cuq |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1925 en Neuilly-sur-Seine, Seine, Francio |
Morto | 15-an de septembro 2012 (87-jaraĝa) en 13-a arondismento de Parizo, Francio |
Mortokialo | limfomo |
Tombo | Neuilly-sur-Seine |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Cours Simon |
Familio | |
Edz(in)o | Claude Gensac • Catherine Allary • Pascale Roberts • Annie Fournier |
Infanoj | Laurent Mondy • Anne Mondy |
Okupo | |
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • teatra reĝisoro • aktoro • filmreĝisoro • teatra aktoro • reĝisoro |
Pierre MONDY (naskonome Pierre Cuq) (naskiĝis la 10-an de februaro 1925 en Neuilly-sur-Seine, mortis la 15-an de septembro 2012 en Parizo) estis Franca filmo- kaj teatro-aktoro kaj reĝisoro.[1]
Lia unua apero sur ekrano estis en 1949 en filmo Rendez-vous de juillet de Jacques Becker kaj li aperis en pli ol 140 filmoj dum sia tuta kariero.[1] En 1960, li ricevis internacian agnoskon pro la rolo de Napoléon Bonaparte en la filmo Austerlitz reĝisorita de Abel Gance.[2] En la 1970-aj jaroj, lia plej sukcesa filmo estis la komedio Mais où est donc passée la septième compagnie ?.[1] De 1992 ĝis 2005, li aperis en la franca televida serio Les Cordier, juge et flic.[2]
Mondy reĝisoris kvar filmojn kaj dek tri televidajn epizodojn, kaj ankaŭ verkis du adaptojn por televidaj filmoj. Li ankaŭ reĝisoris pli ol 60 teatrajn produktojn, el kiuj multaj en Théâtre du Palais-Royal en Parizo.[1] En 1973 li notinde reĝisoris la unuan produkton de La Cage aux Folles stelumiganta Jean Poiret kaj Michel Serrault.[2]
Li sinsekve edziĝis al kvar aktorinoj: Claude Gensac, Pascale Roberts, Annie Fournier kaj Catherine Allary.[3] Li mortis la 15-an de septembro 2012 pro limfoma kancero.[2]
Filmaro (selekto)
- 1953: Les Compagnes de la nuit
- 1953: Capitaine Pantoufle
- 1953: Le Guérisseur
- 1958: Ni vu, ni connu
- 1962: Les Mystères de Paris
- 1965: Compartiment tueurs
- 1973: Prêtres interdits
- 1973: Mais où est donc passée la septième compagnie ?
- 1975: On a retrouvé la septième compagnie
- 2009: Un homme et son chien
Referencoj
- 1 2 3 4 Agence France Presse, , "L'acteur Pierre Mondy, 87 ans, est mort". (Franca lingvo)
- 1 2 3 4 Simon, Nathalie, "Décès de Pierre Mondy, grand comédien populaire". (Franca lingvo)
- ↑ Vely, Yannick, "Pierre Mondy. La disparition du commissaire Cordier". (Franca lingvo)