Pienza | |
Dosiero:Pienza-Stemma.png | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Toskanio (2005) |
Provinco | SI Sieno (2005) |
Geografia situo | 43° 5′ N, 11° 41′ O (mapo)43.07861111111111.678888888889Koordinatoj: 43° 5′ N, 11° 41′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 491 m |
Areo | 122 (2005) km² |
Loĝantaro | 1976 (2023) |
Loĝdenso | 16 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Cosona, Monticchiello (2005) |
Najbaraj komunumoj | Castiglione d'Orcia, Chianciano Terme, Montepulciano, Radicofani, San Giovanni d'Asso, San Quirico d'Orcia, Sarteano, Torrita di Siena, Trequanda (2005)
|
Nomo de loĝantoj | pientini |
Poŝtkodo | 53026 |
Imposta kodo | G602 |
Kodo laŭ ISTAT | 052021 |
Telefona prefikso | 0578 |
Retpaĝo | http://www.comunedipienza.it/ |
Pienza estas komunumo de Italio.
La historio de Pienza estas iom nekutima: ĝis 1462 estis nur eta vilaĝo, konata kiel Corsignano. Ĝia sorto ŝanĝiĝis per la tiea naskiĝo en 1405 de Enea Silvio Piccolomini kiu 53 jarojn poste fariĝis papo Pio la 2-a. Vojaĝo lia al Mantova kondukis lin tra sia naskiĝejo. Ties mizera stato instigis lin, konstrui sur la malnova loko belan urbeton. Tiun taskon li konfidis al la arkitekto Bernardo Rossellino: daŭris ĉirkaŭ kvar jarojn, kun kiel rezulto la tre harmonia renesanc-stila urbeto. La baldaŭa morto de la papo iasence estis la fino de la historio: Pienza restas plu malgranda ĉarma urbeto, preskaŭ ne ŝanĝita en postaj epokoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.