Piemonto
itale Piemonte

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: PMN
Ŝtato: Italio
Areo: 25 400 km²
Ĉefurbo: Torino
Loĝantaro: 4 341 375 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 171 loĝ./km²
Provincoj: Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Torino, Verbano Cusio Ossola, Vercelli
Komunumoj: listo de 1.206 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 01
Prezidanto: Alberto Cirio (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo

Piemonto (itale Piemonte [pjemonte], kiu signifas piedon de la montoj) estas regiono de nord-okcidenta Italio. Ĝi areas 25400 km² kaj enhavas proksimume 4,3 milionojn da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas Torino. Oficiala lingvo estas la itala lingvo, sed preskaŭ duono de la loĝantaro, pli-malpli 2 milionoj, parolas ankaŭ la piemontan lingvon, kiu estas latinida lingvo fakte pli simila al la francaokcitana lingvoj ol al la norma itala.

Geografio

Surfaco de Piemonto per altimetraj zonoj

Fakte Piemonto triflanke estas limigata de la Alpoj, alta montoĉeno, kiu enhavas Monvison, kie fontas la rivero Po, la plej longa de Italio. Piemonto samlimas kun Svislando (norde), Aosta Valo kaj Francio (okcidente), Ligurio (sude), Lombardio kaj Emilio-Romanjo (oriente).

La regiono enhavas ok provincojn (Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Vercelli, Verbano Cusio Ossola kaj Torino). Aliaj gravaj urboj estas Moncalieri, Rivoli, Bardonecchia, Susa kaj Ivrea.

La Piemonta ebenaĵo estas fekunda agrara lando, kiu produktas tritikon, rizon, maizon kaj valorajn vinberojn, de kiuj devenas famaj vinoj (precipe en la provincoj de Asti, Torino, Cuneo kaj Alessandria). Tiu regiono enhavas ankaŭ plej gravajn industriajn centrojn, elstare Torino, kie estas la fabriko de aŭtomobiloj FIAT, kaj Ivrea, sidejo de la fabriko de komputiloj Olivetti.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1TorinoProvinco Torino 900 500 loĝ.
2NovaroProvinco Novara 102 600 loĝ.
3AlessandriaProvinco Alessandria 91 700 loĝ.
4AstiProvinco Asti 73 900 loĝ.
5MoncalieriProvinco Torino 53 300 loĝ.
6CuneoProvinco Cuneo 54 700 loĝ.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.