Tiu ĉi artikolo priskribas la Viran Futbalan Mondopokalon. Pri la Virina Futbala Mondpokalo vidu apartan artikolon.
Futbala Mondpokalo
internacia futbala konkurso inter naciaj teamoj ripetiĝanta sporta evento
Branĉoj Futbala Mondpokalo 1930
Futbala Mondpokalo 1934
Futbala Mondpokalo 1938
Futbala Mondpokalo 1942
Futbala Mondpokalo 1946
Futbala Mondpokalo 1950
Futbala Mondpokalo 1954
Futbala Mondpokalo 1958
Futbala Mondpokalo 1962
Futbala Mondpokalo 1966
Futbala Mondpokalo 1970
Futbala Mondpokalo 1974
Futbala Mondpokalo 1978
Futbala Mondpokalo 1982
Futbala Mondpokalo 1986
Futbala Mondpokalo 1990
Futbala Mondpokalo 1994
Futbala Mondpokalo 1998
Futbala Mondpokalo 2002
Futbala Mondpokalo 2006
Futbala Mondpokalo 2010
Futbala Mondpokalo 2014
Futbala Mondpokalo 2018
Futbala Mondpokalo 2022
Futbala Mondpokalo 2026
Futbala Mondpokalo 2030
Futbala Mondpokalo 2034
Futbala Mondpokalo 2038 vd
Fondita en 1930
En TTT Oficiala retejo vd
Mapo pri mondopokalaj sukcesoj (ĉampionoj bluaj ktp.)
Futbala Mondpokalo 1978

La Futbala Mondpokalo (ankaŭ simple MondopokaloMondo-Pokalo) estas ĉiukvarajara turniro de futbalo okazigata de FIFA, konkursata inter teamoj reprezentantaj landojn kaj teritoriojn. La unua Mondopokalo ludis en 1930 en Urugvajo kun nur 13 teamoj. Ekde 1998, 32 teamoj el la ses piedopilkaj federacioj ludas en diversaj stadionoj en unu lando (en du landoj en 2002 kaj en tri landoj (planita) en 2026) por dufaza turniro. En la unua fazo, ĉiu teamo ludas po unu matĉon kontraŭ ĉiu el la ceteraj tri teamoj en sia grupo. La du plej sukcesaj teamoj el ĉiu de la ok grupoj rajtas konkursi en la branĉturniro en kiu post ĉiu matĉo la malvenkanto elturniriĝas, dum la venkantoj reludas ĝis ĉampiono estiĝas. Brazilo gajnis kvin Mondopokalojn, la plej granda nombro inter ĉiuj teamoj. Eŭropaj teamoj gajnis la pokalon naŭfoje kaj sudamerikaj teamoj gajnis ĝin ankaŭ naŭfoje. Teamoj el Nordameriko, Afriko, AzioOceanio neniam gajnis la pokalon.

La rezultoj de ĉiu Mond-Pokalo ĉi-subas. La turniro ne okazis nek 1942 nek 1946 pro Dua Mondmilito.

Jaro Gastiganto Ĉampiono Finalo 2a rango 3a rango Partoprenantaj
Teamoj
 
2022 Kataro Flago de Argentino Argentino3:3 p.p.Flago de Francio Francio Flago de Kroatio Kroatio32 Detaloj
2018 Rusio Flago de Francio Francio4:2Flago de Kroatio Kroatio Flago de Belgio Belgio32 Detaloj
2014 Brazilo Flago de Germanio Germanio1:0 p.d.Flago de Argentino ArgentinoFlago de Nederlando Nederlando32 Detaloj
20101 Sud-Afriko Flago de Hispanio Hispanio1:0 p.d.Flago de Nederlando Nederlando Flago de Germanio Germanio32 Detaloj
2006 GermanioFlago de Italio Italio 5:3 p.p.Flago de Francio FrancioFlago de Germanio Germanio32 Detaloj
2002 Japanio
 Sud-Koreio
Flago de Brazilo Brazilo 2:0Flago de Germanio Germanio Flago de Turkio Turkio32 Detaloj
1998 FrancioFlago de Francio Francio 3:0Flago de Brazilo Brazilo Flago de Kroatio Kroatio32 Detaloj
1994 UsonoFlago de Brazilo Brazilo 3:2 p.p.Flago de Italio Italio Flago de Svedio Svedio24 Detaloj
1990 ItalioFlago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 1:0Flago de Argentino Argentino Flago de Italio Italio24 Detaloj
1986 MeksikoFlago de Argentino Argentino 3:2Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio Flago de Francio Francio24 Detaloj
1982 HispanioFlago de Italio Italio 3:1Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio Flago de Pollando Pollando24 Detaloj
1978 ArgentinoFlago de Argentino Argentino 3:1 p.d.Flago de Nederlando Nederlando Flago de Brazilo Brazilo16 Detaloj
1974 Okcidenta GermanioFlago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 2:1Flago de Nederlando Nederlando Flago de Pollando Pollando16 Detaloj
1970 MeksikoFlago de Brazilo Brazilo 4:1Flago de Italio Italio Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio16 Detaloj
1966 Anglio Anglio 4:2 p.d.Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio Flago de Portugalio Portugalio16 Detaloj
1962 ĈilioFlago de Brazilo Brazilo 3:1Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio  Ĉilio16 Detaloj
1958 SvedioFlago de Brazilo Brazilo 5:2Flago de Svedio Svedio Flago de Francio Francio16 Detaloj
19542  Svislando Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 3:2Flago de Hungario Hungario Flago de Aŭstrio Aŭstrio16 Detaloj
19503 Brazilo Flago de Urugvajo Urugvajo Flago de Brazilo Brazilo Flago de Svedio Svedio13 Detaloj
1938 FrancioFlago de Itala Regno Italio 4:2Flago de Hungario Hungario Flago de Brazilo Brazilo15 Detaloj
1934 ItalioFlago de Itala Regno Italio 2:1 p.d.Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio Flago de Germana Regno Germanio16 Detaloj
19304 Urugvajo Flago de Urugvajo Urugvajo4:2Flago de Argentino Argentino Flago de Usono Usono
 Jugoslavio
13 Detaloj
p.d. = post daŭrigo; p.p. = post penalado
1) De 2010 la ses asocioj alternas pri la okazigo.
2) En 1954 oni grupigis la unualokulojn kaj la dualokulojn de la unua fazo tiel, ke la finludo okazis inter la plej bona unua kaj la plej bona dua.
3) En 1950 la konkuro okazis en grupo, sen finludo.
4) En 1930 ne okazis decido pri la tria loko.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.