Piedingo estas ilo, nome ingo por apogi la piedojn de rajdanto dum rajdado kaj por facile surĉevaliĝi. Ĝi estas speco de ringo, kiu pendas sur ambaŭ flankoj de selo.
Oni verŝajne ekuzis ĝin en al dua jarcento p.K. sur la aziaj stepoj. La piedingo grave valorigis la militan uzvaloron dela ĉevalo. En Okcident-Eŭropo ĝi disvastiĝis en la 8-a jc.. La komuna uzo de lanco, kiraso kaj piedingo ebligis la elformiĝon de la mezepoka malpeza kavalerian batalmanieron.
La kavaliroj restis en la selo danke al la piedingo, post fizika interpuŝo kun malamiko. La formo de la piedingo apenaŭ ŝanĝiĝis dum la jarcentoj.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.