Piedfingroj (latine digiti pedis) estas la fingroj de la piedoj ĉe primatoj kaj homoj.
Kiel ĉiu manfingro, ankaŭ ĉiu piedfingro havas ungon.
Homo havas kutime kvin piedfingrojn ĉe ĉiu piedo. La plej dika piedfingro troviĝas ene, la plej malgranda ekstere de la piedo.
Pieda dikfingro
La pieda dikfingro aŭ halukso (el la latina medicina faklingvo hallux) estas la plej dika, plej ena fingro de la piedo ĉe homo kaj primatoj.
Male kiel la mana dikfingro aŭ polekso, la pieda dikfingro ne staras kontraŭe al la aliaj kvar piedfingroj.
Kontraŭe al la aliaj piedfingroj, la pieda dikfingro havas nur du falangojn: la bazan falangon (latine phalanx proximalis) kaj la finan falangon (latine phalanx distalis).
Malsanoj de la pieda dikfingro
- Hallux valgus
- Hallux rigidus
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.