Ĉi tiu artikolo temas pri montaro en Ibera duoninsulo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pico (apartigilo). |
Picos de Europa | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
supermara alteco |
2 650 m | ||
Geografia situo | 43° 12′ N, 4° 48′ U (mapo)43.199672222222-4.8004972222222Koordinatoj: 43° 12′ N, 4° 48′ U (mapo) | ||
| |||
Picos de Europa [PIkos de eŭROpa] (hispane Monto(pinto)j de Eŭropo) estas montaro en la nordo de Hispanio, komuna al la provincoj Asturio, Leono kaj Kantabrio. En ĝi situas la samnoma Nacia Parko Picos de Europa.
La plejparto de la montoj estas el kalkoŝtono kaj antaŭa glaciara erozio kreis larĝan karston. Ĉi tiu areo estas tre populara inter montogrimpistoj, ekskursantoj kaj naturamantoj, kaj estas reto de montaj rifuĝejoj. La monto Naranjo de Bulnes (2518 m) estas la plej populara inter montogrimpistoj, tamen Torre de Cerredo (2648 m) estas tiu plej alta.
Tie ĉi estas multaj el la plej profundaj grotoj de Hispanio kaj ankoraŭ oni pluesploras kaj serĉas novajn, tial tiu ĉi regiono estas ofte vizitata de speleologiistoj. La plej profunda kaverno estas Torca del Cerro (-1400 m).
Somere malkreskanta nombro da paŝtistoj movas sin de valo al valo kun siaj ŝafoj, kaproj, bovoj, kaj kelkfoje porkoj. Sovaĝaj bestoj ne estas abundaj, ĉefe pro tia enkonduko de malsovaĝiĝintaj bestoj en la altaĵojn fare de la homoj. Kelkaj brunaj ursoj kaj lupoj ankoraŭ vivas en la plej remotaj areoj, sed ili ankoraŭ estas minacataj. Urogaloj, grandaj birdoj el la kokoformaj, preskaŭ malaperis.
La plejparto de la montaro apartenas al protektita areo, nome la Nacia Parko Picos de Europa. Fakte la asturia parto estis la unua hispana nacia parko. En Fuente Dé, en la kantabra teritorio, ekzistas la telfero de Fuente Dé, veturanta 735 metrojn inter la ekira kaj alvena lokoj.