Picón | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13196 (Picón y Las Peñuelas) | ||
Retpaĝaro | aytopicon.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Agustín Durán Molina | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 695 (2010) | ||
Loĝdenso | 11,67 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 3′ N, 4° 4′ U (mapo)39.049722222222-4.0602777777778Koordinatoj: 39° 3′ N, 4° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 603 m [+] | ||
Areo | 59,57 km² (5 957 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Picón [+] | |||
Picón [pikOn] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas piconeros. La censita populacio en 2010 estis de 695 loĝantoj kaj la denseco estas de 11,67 loĝ/km².
Situo
Picón estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 603 m; je 13 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 59.57 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°02′59″ N 4°03′39″ Ok.
Kuŝas ĉe valo ĉirkaŭata de montetoj: norde la Peña, okcidente la Sierra del Tesoro (montareto de Trezoro), sude monteto Castillejo (kasteleto), kaj oriente etenda ebenaĵo, malproksime videblas malgranda altebenaĵeto nome Cerro Gordo.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado. Servoj, dormurbo de provinca ĉefurbo.
Historio
La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.
Interesaĵoj
Kiel gravaj monumentoj elstaras la Plaza del Pato (Anacplaco) kaj Pilorio, kiu konsistas je malgranda obelisko ŝtona, eble de penisa karaktero kaj ne rilate al la kutimaj punpílorioj mezepokaj, eĉ de iu anatxuromia popolo. Estas ĉiukaze simbolo, ke tio estis vilaĝo.
Ĉe la valo de la rivero Guadiana, je malpli da unu km, estas ruinoj de romiaj pontoj, rivermuelejoj kaj eĉ parto de romia ŝoseo (probable duaranga) kaj kelkaj domoj nun loĝataj havantaj en la fasadoj blazonojn. En la monteto orienta, (nome placo de maŭroj) troviĝas nun restoj de kastroj, kaj troviĝis ujoj kaj aliaj restoj de homa okupo de popoloj klare antaŭromiaj. Aktuale estas tie markilo geodezia kaj de tie dum helaj tagoj videblas la kastelo de Piedrabuena nordokcidente, la arkeologiejoj de Alarcos sudokcidente, kaj oriente la lastaj montetoj de la Montoj de Toledo, sude Ciudad Real, kaj ĉemonte la rivero Guadiana.