Piélagos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Cantabria | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39470 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 605 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 319 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 21′ N, 3° 57′ U (mapo)43.357777777778-3.9580555555556Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 37 m [+] | ||
Areo | 83,33 km² (8 333 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Piélagos [+] | |||
Piélagos (prononcu PJElagos) estas municipo en Kantabrio (Hispanio). Laŭ censo de 2012, ĝi havis 23 211 loĝantojn.
Geografio
Ties limoj estas norde la Kantabra Maro, okcidente Miengo, Polanco kaj Torrelavega, sude Puente Viesgo kaj Castañeda, kaj oriente Villaescusa, Camargo kaj Santa Cruz de Bezana.
Ĝi situas en la industria kaj plej loĝata areo de Kantabrio, tio estas, la areo inter la urboj Santandero kaj Torrelavega. Tradicie, la unuaranga sektoro tre viglis pro aktiva bruto-brutado, kaj pro ĝia strategia situo, en la urbo instaliĝis pluraj entreprenoj, inkluzive kelkaj laktejoj. Pro la beleco de ties marbordo (sep strandoj) kaj bona transporta komuniko, konstruiĝis en la municipo pluraj loĝejoj, ofte malrespekte de la natura medio.
La loĝlokoj de la municipo estas jenaj: Arce, Barcenilla, Boo, Carandía, Liencres, Mortera, Oruña, Parbayón, Quijano, Renedo (ĉefurbo), Vioño de Piélagos kaj Zurita.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2005 | 2010 | 2013 | 2021 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
5698 | 6208 | 6418 | 7282 | 8040 | 8487 | 9710 | 9365 | 9282 | 9219 | 11 862 | 15 748 | 21 268 | 24 077 | 26.035 |
Fonto: INE
Estas kvin Havaĵoj de Kultura Intereso en la municipo, nome la jenaj:
- Mezepoka turo de Velo, en Arce, kun la kategorio de monumento.
- Ponto de la 17-a jarcento, en Arce, monumento.
- Palaco de la Conquista Real, en Arce, monumento.
- Groto “Santián” aŭ “Santiyán”, kun la kategorio de arkeologia zono.
- Groto “El Calero II”, en Arce, arkeologia zono.
Krome, estas kvar Havaĵoj de Loka Intereso:
- Palaco de la Grafoj de Mortera, en Mortera.
- Sanktejo de “La Virgen de Valencia”, en Vioño de Piélagos.
- Palaco de la Llana aŭ de la Colina, en Zurita.
- Militaj Strukturoj de la Monto Picota, en Boo
Kaj tri katalogitaj havaĵoj:
- Palaco kaj kapelo de Bustamante, en Renedo.
- Ponto de Barcenilla, en Barcenilla.
- Palaco de la Floro, en Carandía.
Bildoj
- Jakoba Vojo en Boo de Piélagos.
- Liencres.
- Preĝejo de Mortera.
- Domego de Zurita.
Vidu ankaŭ
- Listo de municipoj de Kantabrio
- Boo de Piélagos (stacidomo)
- Parbayón (stacidomo)
- Renedo (stacidomo)
- Vioño (stacidomo)
- Zurita (stacidomo)