Phusro | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 829144 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 46′ N, 85° 59′ O (mapo)23.7785.99Koordinatoj: 23° 46′ N, 85° 59′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Phusro, hindie फुसरो estas urbo en nordorienta Barato, en orienta parto de subŝtato Ĝarkando, en distrikto de Bokaro.
Demografio
En 2011 Phusro havis 83 463 (kun la ligitaj najbaraĵoj) 89 178 da loĝantoj kun legopovo 80%.
Geografio
Phusro situas sur muntetoj laŭ rivero en averaĝa alteco de 200 m super la marnivelo. Distrikta sidejo Bokaro troviĝas 12, Dhanbad 44, Giridih 57, Hazaribag 68, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 81, Kolkato 277, tutlanda ĉefurbo Delhio 1029, Mumbajo 1464 kilometrojn (aere) .
Ekonomio
La grundo ĉe Phusro estas ĝenerale malfekunda kaj dependa de la musono. La industrio konsistas el minado de karbono, sed ekzistas ankaŭ ferfanda fabriko.
Lingvoj
La oficialaj lingvoj en Phusro estas la hindia kaj urdua lingvoj.
Eduko
En Phusro 33 bazlernejoj, 36 ĉiuspecaj mezlernejoj, 2 altlernejoj funkcias.
Klimato
En Phusro jare pluvas meze po 1291 mm. Precipe dum la musono pluvas.
Trafiko
Phusro havas trairan fervojan linion, kie plej ofte vagonoj ŝarĝitaj per karbono trafikas. La urbo ne havas ĉefvojon, nur estas 4 flankovojoj, unu el ili trairas la riveron. La plej proksima flughaveno funkcias en Dhanbad.
Vidindaĵoj
- diversaj preĝejoj
Fontoj
- WikiTrans