Philipp Jakob Cretzschmar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Philipp Jakob Cretzschmar | |||||
Naskiĝo | 11-an de junio 1786 en Sulzbach (Taunus) | ||||
Morto | 4-an de majo 1845 (58-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno | ||||
Tombo | Frankfurt Main Cemetery vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Duklando Nassau vd | ||||
Alma mater | Universitato de Würzburg • Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo • zoologo • kuracisto vd | ||||
Laborkampo | zoologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philipp Jakob CRETZSCHMAR (11-a de junio 1786 – 4-a de majo 1845) estis germana kuracisto.
Cretzschmar naskiĝis ĉe Sulzbach kaj studis medicinon ĉe la Universitato Würzburg. Li instruis anatomion kaj zoologion ĉe la Senckenberg Kuracinstituto de Frankfurto.
Cretzschmar estis fondinto kaj dua direktoro de la Senckenberga Naturahistoria Societo en 1817. Unu el la fondintaj membroj de la societo estis Eduard Rüppell, kaj ambaŭ kunlaboris por publiki la rezultojn de la esploroj de Rüppell en Afriko. La "Atlas of Rüppell's Travels in Northern Africa" (1826–30) inkludis ornitologian fakon de Cretzschmar priskribanta ĉirkaŭ tridek novajn speciojn, kiaj la Mejera psitako, la Nubia otido, la Goliata ardeo, la Skotocerko kaj la Rustemberizo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.