Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pfungen (stacidomo).
Pfungen
Blazono de Pfungen
Preĝejo de Pfungen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoVinterturo
Koordinatoj 47° 30′ 57″ N  38′ 49″ O / 47.51583 °N, 8.64694 °O / 47.51583; 8.64694 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 57″ N  38′ 49″ O / 47.51583 °N, 8.64694 °O / 47.51583; 8.64694 (mapo)
Nombro de loĝantoj2629
Areo4,99 km²
Alteco412 m super marnivelo
Poŝtkodo8422
Komunumkodo0224
Mapo de Pfungen

Pfungen estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2629 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Pfungen situas sude de la rivero Töss kaj limas oriente al la urbo Vinterturo. En Pfungen troviĝas la limtriangulo inter la tri zurikaj regionoj Zurika Vinlando, Zurika Unterlando kaj Zurika Oberlando.

Trafiko

Pfungen situas ĉe la trajnlinio de la kompanio THURBO de Vinterturo tra Embrach kaj Bülach al Waldshut-Tiengen, kiu estas servita de la regiona trajnlinio S41 de la Zurika Trafik-Unio. Pfungen havas ankaŭ aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Zuriko al Sankt-Galo.

Historio

Pfungen estis fondita de alemanaj setlistoj ĉe la piedo de la monto Multberg. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 993 kiel Funginga. En la 13-a jarcento Pfungen estis kontrolita de la libersinjoroj de Wart, kies prakastelo tamen troviĝis aliflanke de la rivero Töss sur teritorio de Neftenbach. Kiel parto de la Grafejo Kiburgo Pfungen transiris en la jaro 1452 al la posedaĵo de la urbo Zuriko.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.