Petveturaj aventuroj | |
---|---|
Rolularo | Judit: Severija Marija Banaitytė Ron: Emerson dos Santos |
Muzikistoj | Piano: Utku Özdemir Gitaro: Emerson dos Santos |
Dancistoj | Gabrielė Lina
Attilio Discepoli |
Sonteĥniko | Sonregistrado: Giovanni De Lucia
Mikrofonoj: Alex |
Lumoj | Bizono |
Filmado | Jordi Calafí, Gabin Forcier |
Muntado | Benĝi |
Rekvizitoj | Paula Weil
Garano Bizono Nelina Pascual Castelló Aušrinė Tamošiūnaitė |
Reĝisorado | Reĝisoro: Rogier Huurman
Vicreĝisoro: Delfeno |
Skriptverkado | Rogier Huurman
Severija Marija Banaitytė Josuo Marso Dmytro Kovtoniuk |
Muzikverkado | Utku Özdemir
Cyrill Schutz Severija Marija Banaitytė |
Produktado | Karlos' |
Petveturaj aventuroj estas muzikalo, originale verkita en Esperanto en la jaroj 2022 kaj 2023 kiu premieris kadre de la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la 10-an de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio. Ĝi estas parto de Erasmus+ projekto kaj sekvis la paŝojn de June kaj Kune.
La muzikalo daŭrigas la rakonton de Judit, venonta volontulo de TEJO, el la muzikalo June kaj Kune. Je la fino de fikcia Internacia Junulara Kongreso, Judit petveturas al Ralovalo Festivalo kaj spertas diversajn aventurojn.
Strukturo kaj muziko
La muzikalo enhavas 7 kanton
La titoloj de la kantoj estas:
- Aventuroj (melodio de Mane Barė de Tele Bim-Bam)
- Kion vi faros? (melodio de tradicia litova kanto)
- Prosperi (melodio de Олені de TIK)
- Volontula vivo (melodio de Pōkarekare Ana, tradicia maoria kanto)
- En la oficejo (melodio de Tyvam Cheri, tradicia tuva kanto)
- Polemiko (melodio de Send the Boats Away de Lynn Clark)
- Aventuroj pasis (melodio de Mane Barė de Tele Bim-Bam)
Subvencioj
Por la realigo Bunta Esperanto Asocio ricevis subvencion de Erasmus+ kadre de la programo KA152. Ses aliaj asocioj helpas realigi la projekton: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Kataluna Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo, Itala Esperanto-Federacio, Junulara Esperantista Franca Organizo, Pola Esperanto-Asocio kaj Litova Esperanta Junulara Organizo. TEJO anoncis, ke la subvencio ebligos pagi al 42 kontribuantoj, kiel aktoroj, dancantoj, scenejkonstruantoj kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ kovris la realigon de alia muzikalo ludita dum la IJK 2023, La sorto gvidos vin.
Registro
La muzikalo estis registrita kaj la filmo premieris dum RETOSO 2023. Eblas spekti la tutan verkon en la kanalo de TEJO ĉe Jutubo.[1]
Ligiloj
- La tuta muzikalo en la jutuba kanalo de TEJO
- Tekstoj de ĉiuj kantoj ĉe Kantaro-Vikio https://kantaro.ikso.net/petveturaj_aventuroj
Referencoj
- ↑ La tuta muzikalo ĉe Jutubo