Petrus Mosellanus 1493–1524) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1493 en Bruttig-Fankel | |
Morto | 19-a de aprilo 1524 en Leipzig | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | teologo • klasikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Petrus MOSELLANUS (1493-1524) (* Bruttig-Fankel, en la 1493 - Leipzig, en la 19-a de aprilo 1524) estis humanisto, filologo, helenisto, katolika romia teologo kiu simpatiis kun Marteno Lutero kaj aliaj reformistoj. Li ankaŭ estis profesoro pri la greka en la Universitato de Lepsiko, kie liaj lernantoj estis Julius von Pflugk (1499-1564), Episkopo de Naumburg; la mineralogo Georgius Agricola (1494-1555), la humanisto Joakimo Kamerarius, la maljuna (1500-1574)[1] kaj la teologo kaj erudiciulo Christoph Hegendorff (1500-1540)[2]. Li estas ĉefe konata dank'al sia verko pri retoriko: Tabulae de schematibus et tropis (1516) kaj Paedologio (1518).
Biografio
Petrus Mosellanus studis Baklaŭrecon en filozofio en la Universitato de Kolonjo, en la fakultato pri teologio streĉe tomisma, fondita de la teologo Heinrich von Gorkum (1378-1431)[3]. Tie, li havis kiel samklasanoj Konrad Heresbach (1496-1576)[4], Johannes Bockenrod (1488-1536)[5] kaj Gerhard Westerburg (1490-1558)[6]. En la somero de 1515, li eniris en la Universitato de Lepsiko kaj tie ricevis la diplomoj pri Belartoj kaj teologio en la 28-a de decembro 1519 kaj la akademian gradon je Majstro en Artoj en la 20-a de aŭgusto 1520, krom formiĝi kiel Bakalaŭro pri Biblio (Baccalaureus biblicus) en la 9-a de novembro 1523. Kiam li estis nur 23-jara li estis nomumita profesoro pri la greka, ĉar Richard Croke (1489-1558)[7] translokiĝis al la Universitato de Kembriĝo. En 1519, okazis la inaŭgura diskurso en la latina lingvo, konata kiel Disputo el Lepsiko inter Marteno Lutero, Johannes Eck (1486-1543)[8] kaj Andreas Bodenstein (1480-1541)[9], pli konata kiel Karlostadio. En tiu momento, lia pruvo pri interveno inter la reformitoj kaj la katolikoj fiaskis.
El 1520 ĝis sia morto, Mosellanus estis rektoro de la Universitato de Lepsiko, urbo kie li ricevis, malmulte da tempo antaŭ ol sia morto, la viziton de Filipo Melanktono kaj Joakimo Kamerarius la maljuna. Li estis entombigita en la Preĝejo de Sankta Nikolao, en Lepsiko.
Verkoj
- Annotationes Petri Mosellani Protogensis In Clarissimas Avli Gellii Noctes ..., 1526
- De ratione disputandi praesertim in re theologica oratio, 1519 (Proctor 11 558, Rede z. Leipziger Disputation, 27.6.1519)
- De variarum linguarurn cognitione paranda oratio, 1518 (unue publikita 1517)
- Divi Clavdiani Mamerti Vie/nensis Galliarvm Episcopi, De Statv Animae. Libri Tres / Petro Mosellano Recognitore. - Basileae : Hornken & Hitorpius, Febr. 1520. Bildo diĝite kopiita de der Universitato kaj Ŝtata Bibliotheko de Düsseldorf.
- Dispvtatio D. Ioannis Eccii, Et P. Martini Lvther In Stvdio Lipsensi Fvtvra Arkivigite je 2013-10-30 per la retarkivo Wayback Machine. 1519
- In Natalitia Christi Festa Sermo - Gregorius Nazianzenus, 1518
- Noctes atticae. Accesserunt eruditissimi viri Petri Mosellani in easdem perdoctae adnotationes], Kolonjo, Martin Gymnich. 1549. Von Mosellanus bearbeitete Neuausgabe der "Attischen Nächte" des Aulus Gellius
- Oratio de concordia, praesertim in scholis publicis litterarum professoribus tuenda, 1520 (Erwiderung an Heinrich Stromer-Auerbach)
- Isocrates Atheniensis Oratoris ac philosophi grauissima oratio de bello fugie[n]do, & Pace serunda ad populu[m] Atheniensem Basileae 1519
- P. M.s Brieff v. d. Leipziger Colloquio zw. Carlstadt, Luthern u. Eccio an Julius Pflug A(nno) 1519, in: Unschuldige Nachr. v. alten u. neuen theol. Sachen, 1702, S. 72-80, 107-12
- Paedologia P. M. P. in puerorum usum conscripta, 1518 (Proctor 11 371), Neuausgg. v. H. Michel, 1906, sowie: Renaissance Student Life, The Paedologia of P. M., übers. v. R. F. Seybolt, 1927
- Praeceptiuncula de tempore studiis impartiendo, 1521
- Tabulae de schematibus et tropis, 1516
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Richard Croke (1489-1558)[7]Mosellanus anstataŭis lin, kiel profesoro de la greka en la Universitato de Lepsiko (1517).
- Christoph Hegendorf (1500-1540)[2]
- Julius von Pflugk (1499-1564)[10]
- Georgius Agricola (1494-1555)[11]
- Joakimo Kameraro la Maljuna (1500-1574)[1]