Petrus Kenicius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefepiskopo de Upsalo | |||||
![]() | |||||
Regado | 1609–1636 | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1555 en Baggböle, Umeå Komunumo, ![]() | ||||
Morto | 3-a de februaro 1636 en Upsalo, ![]() | ||||
Tombo | Upsala Katedralo vd | ||||
Religio | Luteranismo | ||||
Etno | svedoj vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Margareta Kenicia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro • teologo • universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Upsalo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Skara | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Petrus KENICIUS (latinigite; origine Peter Königsson) (* Baggböle, Umeå Komunumo, en la 1555 - Upsalo, en la 3-a de februaro 1636)[1][2] estis luterana Ĉefepiskopo de Upsalo ekde 1609 ĝis sia morto. Li estis edukita en la Universitatoj de Wittenberg kaj Rostock. En 1589, li estis arestita de la reĝo Johano la 3-a, kune kun Nicolaus Olai Bothniensis (1550-1660)[3], estonta ĉefepiskopo inter 1599-1600. La kialo de la malkonkordoj kun la reĝo estis la ne-luterana liturgio. Post sia liberiĝo, li partoprenis, en 1593, en la Sinodo de Upsalo[4], kiel unu el la dekdu asistantoj. En 1595, li ordiniĝis episkopo de Skara. Li estis konsiderita kiel bonega kaj senlaca laboristo, kiu dediĉis multe da tempo kaj zorgo al la Universitato de Upsalo kaj al la eklezio. Kiam li maljuniĝis, li ekmalfortiĝis pro aĝo kaj malsano kaj laŭ onidiroj, la ĉefdiocezo ekneglektiĝis.
Verkaro
- Petrus Kenicius A. Upsaliensis, honoratissimis & humanissimis viris dn. præpositis pastoribus & toti clero archiepiscopatus Upsaliensis amicis & in Christo fratribus, pacem & misericordiam à Deo, per Christum salvatorem nostrum &c... - 1619
- Compendium doctrinæ cælestis ex locis theologicis ... - 1699
- Festum jubilæum primum: Thet är: tre jubel predikningar vthöffuer Exod. cap. 1. l4. & 15. ufqæ; ad v. 22. som effter ... Gustaf Adolph ... wår ... konungz ... vthgångne mandat och instruction på then jubel fäst och almen bönedagh, som vthi thetta 1621 åhret, : then 21. januar. påbudin är ... - 1621
- Compendium doctrinæ coelestis ex locis theologicis ... dn. Matthiæ Hafenrefferi ... et in usum scholarum particularium inclyti regni Sveciæ separatim editum - 1684
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Laurentius Paulinus Gothus (1565-1646)
- Petrus Jonæ Helsingus (1538-1607)[5]
- Olaus Martini (1557-1609)[6]